Mi ne scias ĉu temas pri cimo aŭ ne:
La fulmoklavo por Serĉi estas Ctrl F same kiel en la angla (Find). Simile por Konservi Ctrl S (Save) kaj ĉiuj aliaj fulmoklavoj montritaj je la dekstra flanko de diversaj menuoj. Ĉu la neanglalingvanoj en la skipo povas informi nin ĉu tio okazas en alilingvaj versioj de OOo?

La ĉefaj menueroj ne havas fulmoklavojn. En la angla versio Alt F por File, Alt E por Edit ktp. Mi supozas ke en la Esperanta versio estus Alt D por Dosiero, Alt R por Redakti ktp. Ĉu tiu estas cimo? Se aliaj opinias ke tiu estas cimo mi raportos ĝin per la cimraportilo.

Mi testas je m225 build 1 per Ubuntu Feisty Fawn.

Donald

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to