Joop Eggen: > De: Bertilo Wennergren
>> Mi ĵus aldonis cimon pri la ŝvebaj helpotekstoj en la nova >> ĉapela OOo: Ŝajnas, ke amasoj el tiuj helpotekstoj estas >> ankoraŭ en la Angla, eble eĉ ĉiuj el ili. :( > Jes, la helpo gxenerale ankoraux ne estas grande tradukita. > Temas pri kvanto kiu ecx superas la reston. Tamen ankaux estas > konsiderinda progreso. Do ni kontinuu. A ha. Mi ne sciis, ke tiuj helpobobeloj, kiuj praktike estas parto de la programinterfaco, kalkuliĝas al la ĝenerala helpoteksto. Sed se jes, tiam tio estas iom trankviliga klarigo. Mi jam sciis, ke la ĝenerala helpoteksto restas por traduki. Sed mi pensis, ke tio estas izolita part(eg)o, kiun oni renkontas nur se oni aparte alklakas "Helpo". Estus iele tolereble lanĉi version, en kiu la tuta interfaco, krom helpotekstoj aparte atingataj per alklako de "Helpo", estas tradukita. Sed la nuna stato, kiun netradukitaj helpobobeloj, kiuj aperadas, kiam oni metas la musmontrilon en diversajn lokojn, estas ankoraŭ neakceptebla. Ĉu eblas en la helpotekstoj rekoni, kiuj partoj aperos en tiaj bobeloj? Se jes, tiam ni povus aparte ataki tiujn partojn, por ke almenaŭ la tuta programinterfaco estu tradukita ĉe la lanĉo. Kian tempoperspektivon ni havas pri lanĉo de tute tradukita versio? Mi antaŭe imagis, ke ni unue lanĉos sen tradukita helpo, sed tio evitende ne estas farinda. -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]