Tim Morley:

On 14 Sep 2007, at 15:40, Joop Eggen wrote:

Do... evidente ni restas uzantaj la anglan klavetikedojn Ctrl, Shift, Enter, k.t.p.

Ĉu evidente? En la franca, oni kutimas uzi "controle, maj, entrée" por tiuj tri klavoj; se eĉ alia(j) nacia(j) lingvo(j) uzas tradukojn, kial ni esperantistoj uzu la anglan?

Ankaŭ mi ankoraŭ ne estas tute konvinkita, ke ni uzu la kutimajn
klavajn surskribaĵojn (do Anglaĵojn). Mi vidas sencon en tio, sed
mi eble tamen preferas tradukojn.

Cetere, sur la kvin klavaroj en mia domo -- 4 anglaj, 1 franca -- neniu el ili havas la vorton "Enter" sur la "enter"-klavo, do mi tute ne konsentas, ke ni uzu tiun anglan vorton.

Bona argumento.

Mi nun rimarkas, ke la klavo, kiu ofte havas la surskribon "AltGr",
ĉe mia tekokomputilo (aĉetita en Koreujo) havas nur Korean surskribon,
kiu signifas "Korea/Angla" (por ŝalti inter Korea kaj Latina tajpado),
tute ne "AltGr". Sed cetere estas Anglaj vortoj sur ĉiuj tiuj
specialklavoj. Sed "AltGr" kredeble ne koncernas nin nun.

Fakte, same pri "shift" -- nur sago aperas sur la klavo, ne vorto, do kial uzi fremdan nomon?

Vi pravas, ke sur iuj el tiuj klavoj iafoje aperas nur simboloj,
neniaj vortoj. Tio estas sufiĉe bona argumento por traduki.

Pardonu mian iom malfruan respondon al tiu ŝajne fermita diskuto, sed vere mi ne konsentas kun la ĝisnuna konkludo.

Ankaŭ mi ne, almenaŭ ankoraŭ ne.

Sed se ni elektos tradukojn, ni eble tamen ie (se eble) indiku,
kio estas kutime skribita sur la koncernaj klavoj. Tio estos
praktika helpo, utila precipe ĉar la terminoj pri tiaj klavoj
ne estas tre fiksaj en Esperanto.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

---------------------------------------------------------------------
To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]

Reply via email to