Yves Nevelsteen:
mi konsentas kun Tim kaj Donald; eble ni efektive uzu la terminojn proponitajn de la plej gravaj referencoverkoj (PIV, KompLeks kaj ReVo), kvankam "bildopunkto" estas pli komprenebla de nespertulo kaj povas ofte tutbone taŭgi kiel sinonimo (laŭ mi).
Tio sonas sufiĉe saĝe. Sed mi plu iom sentas, ke "rastrumo" kaj "rastrumero" sonas tro teknike kaj fakule. Sed ankaŭ "pixel" sonas tre fakule, kaj tamen oni postulas, ke la nefakuloj ĝin glutu.
La rimarko de Sergio Pokrovskij tiurilate en ReVo estas sufiĉe interesa (kaj konvinka): **Iuj opinias, ke „bildero" estus pli bona ĉar pli simpla. Jes, ĝi estas pli simpla, sed ankaŭ malpli ĝusta: ja ne temas pri ero de la bildo mem, sed pri ero de ties rastrumigita prezento; unu sama bildo povas havi diversajn rastrumigojn (ĉe diversaj distingivoj) ― kaj aliflanke, oni povas paroli pri rastrumo sendepende je bildo (samkiel eblas paroli pri ekrano sendepende je bildo).
Jes, tio estas bona argumento kontraŭ "bildero". Sed ĝi ne same trafas la alternativon "bildopunkto" = "punkto uzata por reprezenti elementon de rastruma prezento de bildo" (mia rapide improvizita difino).
Mi ripetas mian komencan proponon uzi "rastrumeroj"n anstataŭ "bitbilderoj"n en nia traduko de OOo.org. Ĉu ni voĉdonu? ;-)
Eble estu "rastrumo" kaj "rastrumero" en faka lingvaĵo, sed "punktara bildo" kaj "bildopunkto" kiel facilaj terminoj por laikoj. Nura rapida ideo...
-- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com> --------------------------------------------------------------------- To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]