Saluton Jacob, "morta, sed tamen ne tute" :-) Kelkaj membroj de la tradukskipo foje inter si interŝanĝis mesaĝojn.
Dum la UK mi renkontis dungiton de Sun Microsystem, esperantisto Paul Roberts el Londono. Li asertis esti preta helpi nin pri la oficialigo de nia traduklaboro. Ni jam plurfoje kontaktis lin per retpoŝto, sed ĝis nun Paul ne reagis. Espereble ni nur devas esti paciencaj. Ekzistas projekto de [EMAIL PROTECTED], Lingvohelpilo. Estas aŭtomata gramatikkontrolilo kun pedagogiaj lingvokonsiloj. Reta interfaco kun unua versio de la lingvohelpilo estos laŭplane lanĉita en aprilo 2009, kaj post tio atendos integriĝo kun diversaj retpaĝaroj de [EMAIL PROTECTED], retumilo Fajrovulpo, retpoŝtlegilo Tondrobirdo, Open Office ktp. Se vi uzas la retumilon Fajrovulpo kaj ŝatus helpi al la projekto, vi povas tion fari kolektante ekzemplojn de gramatikaj eraroj kiujn vi rimarkos en retpaĝoj, forumoj, retpoŝtmesaĝoj ks. Pli da informoj pri tio eblas legi ĉe http://lingvohelpilo.ikso.net/firefox/. La sama teamo laboras ankaŭ pri nova literumilo por Esperanto (estas parto de la Lingvohelpilo). Provizore la plej bonajn klarigojn vi trovos en jena paĝo: http://www.bertilow.com/komputo/openoffice.html Cetere, Bertilo aperigis novan version de siaj makrooj por konverti al kaj de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn (H-sistemo, X-sistemo...). Vidu http://www.bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj Amike, Yves www.komputeko.net 2008/10/16 Jacob Nordfalk <[EMAIL PROTECTED]> > Saluton Donald, > mi pensas ke tiu cxi grupo estas preskaux morta. > > Cxu vi scias ion pri la literumkontrolo de OpenOffice? > Mi sxatus helpi al gxia plibonigo. > > Jacob > > 2008/10/14 Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]> > > > > > OpenOffice.org 3.0 is an incremental improvement > > > > http://www.linux.com/feature/148435 > > recenzo pri OOo > > > > Ĉu nia laboraĵo aperos en versio 3.0? > > Ĉu versio 3.0 troviĝos en Ubuntu 8.10? > > > > Donald > > > > > > --------------------------------------------------------------------- > > To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED] > > For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED] > > > > > > > -- > Jacob Nordfalk > Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura > Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - > http://kef.saluton.dk >