Saluton Yves!

Dankon pro via respondo, sed mi estas precipe interesita en la
literumkontrolo kaj eble la gramatikkontrolo.

La kialo estas ke mi prilaboras
 http://wiki.apertium.org/wiki/Masxintradukado al Esperanto
kaj kelkaj flankaj produktoj povus facile esti literumkontrolo kaj eble
ankaux gramatikkontrolo.

Kompreneble alia flanka efiko povus esti krudtraduko de la mankanta
helpoteksto (sed ne dum la venontaj 2 monatoj, versxajne).

Jacob


2008/10/16 Yves Nevelsteen <[EMAIL PROTECTED]>

> Saluton Jacob,
>
> "morta, sed tamen ne tute" :-) Kelkaj membroj de la tradukskipo foje inter
> si interŝanĝis mesaĝojn.
>
> Dum la UK mi renkontis dungiton de Sun Microsystem, esperantisto Paul
> Roberts el Londono. Li asertis esti preta helpi nin pri la oficialigo de
> nia
> traduklaboro. Ni jam plurfoje kontaktis lin per retpoŝto, sed ĝis nun Paul
> ne reagis. Espereble ni nur devas esti paciencaj.
>
> Ekzistas projekto de [EMAIL PROTECTED], Lingvohelpilo. Estas aŭtomata
> gramatikkontrolilo
> kun pedagogiaj lingvokonsiloj. Reta interfaco kun unua versio de la
> lingvohelpilo estos laŭplane lanĉita en aprilo 2009, kaj post tio atendos
> integriĝo kun diversaj retpaĝaroj de [EMAIL PROTECTED], retumilo Fajrovulpo,
> retpoŝtlegilo
> Tondrobirdo, Open Office ktp. Se vi uzas la retumilon Fajrovulpo kaj ŝatus
> helpi al la projekto, vi povas tion fari kolektante ekzemplojn de
> gramatikaj
> eraroj kiujn vi rimarkos en retpaĝoj, forumoj, retpoŝtmesaĝoj ks. Pli da
> informoj pri tio eblas legi ĉe http://lingvohelpilo.ikso.net/firefox/.
>
> La sama teamo laboras ankaŭ pri nova literumilo por Esperanto (estas parto
> de la Lingvohelpilo). Provizore la plej bonajn klarigojn vi trovos en jena
> paĝo: http://www.bertilow.com/komputo/openoffice.html
>
> Cetere, Bertilo aperigis novan version de siaj makrooj por konverti al kaj
> de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn
> (H-sistemo, X-sistemo...). Vidu
> http://www.bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj
>
> Amike,
>
> Yves
>
> www.komputeko.net
>
> 2008/10/16 Jacob Nordfalk <[EMAIL PROTECTED]>
>
> > Saluton Donald,
> > mi pensas ke tiu cxi grupo estas preskaux morta.
> >
> > Cxu vi scias ion pri la literumkontrolo de OpenOffice?
> > Mi sxatus helpi al gxia plibonigo.
> >
> > Jacob
> >
> > 2008/10/14 Donald Rogers <[EMAIL PROTECTED]>
> >
> > >
> > >     OpenOffice.org 3.0 is an incremental improvement
> > >
> > > http://www.linux.com/feature/148435
> > > recenzo pri OOo
> > >
> > > Ĉu nia laboraĵo aperos en versio 3.0?
> > > Ĉu versio 3.0 troviĝos en Ubuntu 8.10?
> > >
> > > Donald
> > >
> > >
> > > ---------------------------------------------------------------------
> > > To unsubscribe, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> > > For additional commands, e-mail: [EMAIL PROTECTED]
> > >
> > >
> >
> >
> > --
> > Jacob Nordfalk
> > Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
> > Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 -
> > http://kef.saluton.dk
> >
>



-- 
Jacob Nordfalk
Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk

Reply via email to