Karaj geamikoj,

la projekto "La Bona Lingvo" komencas iom enordig'i. Temas pri kunmetado de 
kelkaj ekzistantaj listoj de proponoj por redoni en normala Esperanto nove 
proponatajn radikojn (neologismojn) kaj vortojn el grekaj-latinaj elementoj 
(ekzemple: kardiopatio), kiuj ne estas travideblaj por normalaj parolantoj, 
c'efe neeu'ropaj.

Mi ankorau' estas kunmetanta la listojn de T. Salomon kaj de Gotou Humiiko. Mi 
ankau' notas strangajn novajn radikojn, kiujn mi renkontas c'iutage en tesktoj 
en Esperanto. Aliflanke jam kelkaj esperantistoj komencis rigardi la listojn 
kaj komenti pri ili.

Mi petas vin ke vi bonvolu rigardi c'e:

http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

por vidi, kiel statas la listoj por la unuopaj literoj. Viaj komentoj, 
proponoj, ktp. estas aparte bonvenaj. 
Krome, kiam vi renkontas vorton en Esperanto, kiu povus esti pli facile 
esprimebla per fundamentaj kaj oficialaj radikoj, bonvolu diri tion al la listo 
<[EMAIL PROTECTED]> au' al mi persone.

Multajn bondezirojn al c'iuj okaze de la nova jaro!

Amike

Renato



------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1  
IT-00036 Palestrina, Italujo
<[EMAIL PROTECTED]>
-------------------------------------

Rispondere a