Kara Renato, >Mi petas vin ke vi bonvolu rigardi c'e: > >http://www.vessella.it/bonalingvo/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
Bela laboro! Estus utile enkonduki la montritajn anstatauxajxojn en REVO-n, do kun difino kaj, se eblas, kun uz-ekzemploj kaj tradukoj. >por vidi, kiel statas la listoj por la unuopaj literoj. Viaj komentoj, >proponoj, ktp. estas aparte bonvenaj. Mi havus forman komenton: indus pli klare montri per konvenciaj rimedoj, cxu proponata anstatauxajxo estas plena sinonimo, aux ebla bazo por elturnigxo. Unuvorte necesas pli rigore strukturi la "artikolojn" (kaj uzi homogenan interpunkcion). Kore, Marc
