Russ: >Mi scias ke ie mi legis informon pri kiel la unuaj >difinoj de PV eniris ReVo-n, sed mi ne nun trovas la informon en la >ampleksa ttt-ejo. Cxu iu skanis la tutan PV, do temas pri simpla >skanada eraro? Aux cxu iu versio de PV efektive havis tiun eraron?
Laux tio, kion mi memoras, Volframo skanis iun version de PV, versxajne la plejlastan. Laux mi temas pri tipa skaneraro, malfacile rimarkebla fare de nespecialisto. >Cxu aliaj tiaj eraroj eblas? Certe, kaj ne nur en datoj. Bonsxance ni elsarkis multegajn el ili. >Krome mi rimarkis ke dum la jaroj PV/PIV sxangxis sian opinion pri kiu >radiko cxefas: >cxu abol(ici)i (1964, do supozeble 1934) >cxu aboli aludas abolicii (1970) >cxu abolicii aludas aboli (2002). >Nun ReVo arangxas ke aboli aludas abolicii, kvankam "aboli" sxajnas >pli ofta ol "abolicii" (almenaux laux google-sercxado pri 'abolas kaj >la' kaj 'abolicias kaj la'; simile pri 'abolo kaj la' kaj 'abolicio >kaj la'... abol- evidente pli uzatas ol abolici-.). Tiu hxaosa stato reliefigas iun malsagxan religian militon, kiu prefere restu dormanta. >Cxu la pli ofta >vorto devas tiel aludi la malpli oftan vorton, aux cxu ne gravas? Laux mi ne gravas. Preferata/preferinda formo ne nepre estas la plej uzata en Google. Gravas cxefe, ke la plej ofta estu almenaux menciita (ne nepre en artikolo, se gxi estas vere evitinda). Kore, Marc
