Mi jxus rimarkis strangan eraron (kaj jam retposxtis korekton) en la
difina ekzemplo de abolicii: ial aperas 1885 anstataux 1865 rilate al
la fino de sklaveco en Usono.  Mi scivolas kiel la eraro originale
aperis, cxar gxi estas en la originala versio de la artikolo, sed ne
en iu ajn versio de PIV aux PV (1964, supozeble sensxangxa de 1934)
kiun mi havas.  Mi scias ke ie mi legis informon pri kiel la unuaj
difinoj de PV eniris ReVo-n, sed mi ne nun trovas la informon en la
ampleksa ttt-ejo.  Cxu iu skanis la tutan PV, do temas pri simpla
skanada eraro?  Aux cxu iu versio de PV efektive havis tiun eraron?
Cxu aliaj tiaj eraroj eblas?

Krome mi rimarkis ke dum la jaroj PV/PIV sxangxis sian opinion pri kiu
radiko cxefas:
cxu abol(ici)i (1964, do supozeble 1934)
cxu aboli aludas abolicii (1970)
cxu abolicii aludas aboli (2002).
Nun ReVo arangxas ke aboli aludas abolicii, kvankam "aboli" sxajnas
pli ofta ol "abolicii" (almenaux laux google-sercxado pri 'abolas kaj
la' kaj 'abolicias kaj la'; simile pri 'abolo kaj la' kaj 'abolicio
kaj la'... abol- evidente pli uzatas ol abolici-.).  Cxu la pli ofta
vorto devas tiel aludi la malpli oftan vorton, aux cxu ne gravas?

amike,
russ

Rispondere a