Sergio: > Mi ne komprenas, kiel sxovinismo rilatas al la afero, sed > eble mi devas klarigi, kial mi mencias tiojn: Cxar mi vidas > en multaj difinoj de niaj vortaroj semantikan sxovon, kiu > (laux mi) iom misprezentas la konceptojn, almiksante en ilin > kiel gravan ingrediencon eksteran cirkonstancon, malmulte > rilatan al la koncepto mem.
Prie mi tute konsentas kun vi. > ReVo ne konas vorton "sanktulo" (hontinde!), sed en PIV2 mi legas: > ,---- > | 1. (historia senco de "nazoreo", cxi tie ne diskutinda) 2. > Kanonizita > | mortinto" Certe estus pli vertrafe difini iel jene: mortinto ghenerale estimata kiel Di-proksima ks., sed mi ne forjhetus la vorton "kanonizita", ja tio estas tre grava, kvankam ne tutghenerala trajto de sanktuloj. En la Romkatolika Eklezio tiu eco estas almenau tre gravas, kaj chi tiu eklezio reprezentas la plimulton de la kristanoj. Cetere kanonizado ekzistas ankau en la ortodoksismo, almenau la Konstantinopola patriarko antau nelonge kanonizis nian unuan reghon Stefano post pli ol MIL jaroj de lia morto. Por iuj li estis sankta ekde la 11a jc., por aliaj nur ekde la pasinta jaro. Do fakte ekzistas duspecaj sanktuloj: kanonizitaj kaj nekanonizitaj. Bona difino devus ampleksi ambau. > Koncerne la antauxdestinecon -- mi menciis tion por > komprenigi, ke la eraroj de Auxgusteno ja estis gravaj. Jes, > la epiteto estas forta -- sed kiel epiteti la doktrinon, ke > cxiu homo jam se sia koncipo estas destinita por savo aux por > damnigxo? Neakceptebla au iel simile. Mi volas nur eviti enmeti en difinojn konsiderojn, prijughojn ekster-leksikologiajn, ideologiajn, kondamnajn au iel ajn ofendajn. Chefe en ideologiaj, religiaj, politikaj, prinaciaj kampoj povas ekzisti tre kontrauaj kaj neinterakordigeblaj prijughoj kaj tiklaj demandoj (ekz. kozakoj, unianoj, skismo, ekster-teritoriaj liberigaj militoj de Sovetio ktp). Se ni volas pridiskuti pritaksojn nenecesajn por difinoj, ni implikighos en senfinan kaj senfruktan disputachon. Amike: Jozefo retposhtaj adresoj: por afishi mesaghon: [email protected] por aboni: [EMAIL PROTECTED] por malaboni: [EMAIL PROTECTED] administranto: [EMAIL PROTECTED] URL: http://www.yahoogroups.com/group/revuloj Yahoo! Groups Links <*> To visit your group on the web, go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/ <*> Your email settings: Individual Email | Traditional <*> To change settings online go to: http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join (Yahoo! ID required) <*> To change settings via email: mailto:[EMAIL PROTECTED] mailto:[EMAIL PROTECTED] <*> To unsubscribe from this group, send an email to: [EMAIL PROTECTED] <*> Your use of Yahoo! Groups is subject to: http://docs.yahoo.com/info/terms/
