Estimata Fernando kaj aliaj, dankon por la konkludoj. Mi iom miras, ke Vi tiom profunde traktas la sferon de eklezio koncerne la termino "doktoro", shajne komprenante tiun sferon kiel la plej gravan kampon de ties uzo. Tio mi povas kompreni el vidpunkto de tre religiemmaj homoj, sed ni konsciu, ke gxenerala vortaro turnas sin al iu ajn uzanto kaj devas tial resti neutrala en ideologaj, politikaj kaj ankaux religiaj aferoj. Gxenerala esperanta vortaro ne havu apartajn versiojn por romkatolikoj, socialdemokrataj, ortodoksaj, ... legantoj. Povas esti, ke en portugalio kaj en aliaj landoj la religio ludas sxtatdefinan rolon, sed mi dubas pri tio. Ankaux la fakto, ke iuj germanaj politikistoj volas vidi dion kiel protektanton de la europa konstitucio, respegulas nenion pli ol ilian personan vidpunkton kaj ne tiun de cxiuj 80 milionoj civitanoj de Germanio.
La vortajo citita de Vi prezentas cxiujn ajn kazojn kaj situaciojn, en kiuj la termino "doktoro" estis iam uzita en portugallingvaj regionoj. Kiel sergio jam diris, tio estas pli etimologia instruado ol efektive vortaro. Ni ne bezonas mencii, ke en pasinteco iu kampara vilagxano flatis la vilagxestron aux gxendarmon nomante ilin "doktoro". Vilagxa gxendarmo povas senti sin flatita sen rimarki la efektivan mokon de tiu uzado. Dume oni en pasinteco estis tute normala socia kutimo, alparoli la edzinon de iu sciencisto "sinjorino doktoro", kio hodiaux estus klara vangofrapo por virinoj, kiuj akiris la titolon per propra akademia laboro kaj ne per edzinigxo. --- In [email protected], "Fernando Maia Jr" <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > 1.2. tiu, kiu en > universitato estis promociita al la plej alta grado post la defendo de tezo > pri iu afero literatura, arta aux scienca, > Tiu estas unu el la difinoj, kiujn mi subtenas, kvankam ni pli bone evitu rangigon de la akademiaj gradoj sen bezono. > ... > specife kuracistoj; > 7. (metonimie) cxia ajn kuracisto; > Versxajne la slanga sinonima uzo de la titolo renkonteblas cxie en la mondo. Se ordinaraj homoj rilatas kun iu, kiu havas la titolon "doktoro", ja temas kutime pri kuracisto. ... > > 9. respekta traktnomo en la socia hierarkio (...). > Koncerne tiu kaj cxiu certera uzo por spertaj friponoj k.t.p.: La titolo de "doktoro" estas en Germanio legxe protektita, kio signifas, ke cxiu, kiu uzas, sed ne akiris gxin per procedo de universitato (faka laboro aux honoraj kauxzoj) farigxas punebla. Jen ankoraux por germanlingvanoj eble interesa ligo pri la historio de la universitato de Leipzig: http://sundoc.bibliothek.uni-halle.de/diss-online/06/06H046/t4.pdf Peter
