Sergio: > >> Cxu vi certas pri la senco (3)? > > > Lau Webster > > (http://www.websters-online-dictionary.org/definition/canon): 5. A > > complete list of saints that have been recognized by the Roman > > Catholic Church. > > Dankon. Tre interese. > > Estas tamen strange, ke cxi tiun sencon mi ne trovas en aliaj > auxtoritataj vortaroj.
Tamen vi trovas la sintagmojn "canon of the saints", канон святых", "canone dei santi", "canon des saints", "Kanon der Heiligen", "canon de los santos" ktp. Tio atestas, ke tiu senco ekzistas en la plej gravaj europaj lingvoj. Per tio mi ne volas diri, mi ne pli volonte uzus "listo de sanktuloj", "deklari iun sanktulo", kiel Renato proponis. > > Cetere de kie estus "canonize"? > > La sencoj de la vorto "canon" estas tiom kaprice malsamaj > (kaj senrilataj kun la greka etimo), ke oni apenaux rajtas > atendi ian logikon. La greka etimo 'kanón' signifas kanon, bastonon uzatan ankau por mezuri longon. El tio originas la ghenerala senco: mezuro, normo, regulo, legho, preskribo. Kaj tiu signifokampo klarigas la ceterajn sencojn religiajn, jurajn, artajn de "kanono". Estas ironie, ke la latina etimo de la pafkanono signifas ion similan (canna=tubo). Do mi ne kredas, ke temas pri transsencigo, popola etimologio. Komence lokaj episkopoj decidis, kiun oni povas honori kiel ekzemplulon glorighintan kaj trovighantan che Kristo en la chielo (chefe martirojn kaj sentimajn konfesantojn de sia kredo). Nur en la 12a jarcento tiris al si tiun taskon la papo. De tiu tempo oni parolas pri "canonisation" kaj "canon sanctorum". > Estus interese trovi ateston ke tia registro efektive > ekzistas (cxu gxi estas publikigita?). Chu gravas por la problemo? > Tamen se gxi efektive ekzistas, tiam la preferinda > esperantigo estus "enkanonigi". Fakte ekzistas la formoj "kanonigi", "kanonizi", "enkanonigi". La formulo de Camacho solvus chi tiujn dilemojn. Jozefo
