Jozefo:

>En la devenaj lingvoj "pafilego" estas kun longa mezo 'n', do 
>forestas homonimio.

Krome eventuale en la elparolo.

>Che la Ea "kanono" bedaurinde mankas eblo de distingo spece de 
>kaseto><kasedo, krom se ni dirus "kannono" analoge al "finno".

Jozefo, joze, joze, joze, joze,
Droninta vive en la morto,
Kia mister-malica forto
Vin povis igi agi kurioze?

Mi volas diri, ke oni devus batali per kanonoj (= pafilegoj) por 
forigi el la lingvo la escepton "finno", kaj vi ec' pensas ke eble 
oni devus aldoni alian.

Amike

Renato


------------------------------------
Renato Corsetti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo
<[EMAIL PROTECTED]>
-------------------------------------

Rispondere a