Russ skribas >la cxinoj ne egalas al azianoj gxenerale
Mi havas antaux mi vjetnaman libron "Sur la vojstreko HO CHI MINH" (kun CH, ne C^) hazarde mi malfermis gxin sur la pagxo 76, tie mi trovas nomojn: Viet Quan, Keng Xua, Trung Thanh La opinio de s-ro Tacuo Hugximoto (revuo Esperanto 5/2007, p. 107-108) estas izola ecx inter azianoj. Estas io alia, se oni transigas nomon de kirila, greka, araba aux cxin-japana skribo al la latina, sed la nomojn interne de unu alfabeto oni ne povas sxangxi (Corsetti kaj Korseti estas du diferencaj nomoj de du personoj). Plie ne ekzistas firmaj reguloj, kiel esperantigi ekz. nomojn de famuloj kiel Holmes, Goethe. Kaj se vi legus pri sinjoro Najt au Najto, cxu vi scius, cxu li estas Knight aux Night? (Gxuste tia problemo aperis antaux unu jaro cxe traduko el Darwin kaj la tradukinto asertis, ke tion deziras azianoj) Sed la diskuto temis pri tio, cxu ni evitu internaciajn komunajn nomojn kiel "sinkrona" por placxigi Esperanton al azianoj. Mi volis montri, ke azianoj mem tion ne postulas. Nun mi havas sur la tablo libron "Enciklopedieto japana", kie estas vortoj "akupunkturo, hajko, tankao, kimono" ktp. Cxu ankaux tiujn vortojn ni elpelu el Esperanto kaj anstatauxigu ilin per derivajxoj? Cxu la vorto "enciklopedio" mem ne estas superflua? Se iu fakulo pri elektroniko lernos Esperanton kaj uzos terminon "sinkrona motoro", cxu ni persekutu lin pro tio? Cxu ni klarigu al li, ke la vortaroj de Krause, Minnaja, Le Puil-Danvy kaj Saburoo estas malbonaj, cxar ili enhavas tiun vorton? Cxu ankaux "motoro" estas en ordo? Cxu ni diru al la menciita fakulo, ke li devas diri "unutempa movilo"? Cxu vi opinias, ke li restos plu esperantisto? Fakaj terminoj ne estas neologismoj, ne necesas ilin timi kaj ne necesas aserti, ke ne-neuxropanoj volas ilin forigi el Esperanto. Ja ankaux iliaj terminoj penetras en Esperanton. Miroslav Malovec [EMAIL PROTECTED] [EMAIL PROTECTED] http://members.chello.cz/malovec/
