Je 11/19/07, Dmitri:
> Saluton!
> Sun, 18 Nov 2007 10:58:39 +0100, "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]>
> skribis:
>> ... informas ReVo je "eskadrono". Cxu ili estas 100-procentaj sinonimoj?
>>Cxu ili estas intersxangxeblaj cxiuokaze? Se ia diferenco stila,
>>nuanca aux kunteksta ekzistas inter ili, bv. nepre priskribu tion.
> Versxajne, denove temas pri nacilingvaj kutimoj:
> - ruse «eskadra» rilatas al militsxiparo, kaj «eskadron» - al kavalerio;
> - angle ambauxokaze uzatas «squadron» (kaj, miascie, ankaux por tankaro);
> - germane «Eskadron» rilatas al kavalerio;
> - france «escadron» rilatas al kavalerio (francuje) aux al militaviadilaro
> (kanade).
> Mi, bedauxrinde, ne konas iun fidindan esperantan fonton, kiu
> klarigus kaj distingigus ilin.
La plej aŭtoritata fonto estas la Fundamento, kie ni trovas:
SKADR`
fr: escadron
en: squadron
de: Eskadron
ru: эскадронъ
pl: szwadron
ESKADR`
fr: escadre
en: squadron
de: Geschwader
ru: эскадра
pl: eskadra
Do, la ReVa prefero "skadro -> eskadrono" estas surpriza.
Koncerne "eskadro"n, ŝajnas ke la skalo estas tre malsama. En iuj
lingvoj ĝi estas malgranda helpunuo komparebla al kavaleria skadro; en
la rusa "эскадра" estas granda memstara unuo kiu havas apartan
operacian taskon kaj kiun komandas supera oficiro.
Ŝajnas ke la Usona uzo similas la rusan ("two or more divisions of a
fleet"), dum la brita eble estas malgrandaĵo analigia al skadro.
--
Sergio