Dankon Dmitri,

pro via reago. Fakte la difino de PIV2002 estas malsama ol tiu de ReVo:

1.) skradrono [fontindiko "Bein"] tute ne estas registrita en PIV2002. Gxi 
ankaux ne trovigxas en la Kabe-vortaro 3a eld. Parizo 1925, do ne estas 
facile konstati, kie Bein (eble) uzis gxin. Laux PIV-a klarigo oni devus 
interpreti gxin kiel skrad/on/o, do parto de skadro. Cxu eble temas pri 
arkaismo kaj devus tion indiki en ReVo? Cxu iu povus precize indiki, kie 
Bein (eble) uzis gxin?

2.) Laux PIV kaj ReVo skadro estas F-ta. Tial PIV donas prioritaton al gxi 
kaj cxe "eskadron/o" informas nur "Z = skadro". Kial ReVo donas prioritaton 
al la nefundamenta formo "eskadrono"?

3.) PIV kaj ReVo krome informas pri la F-ta "eskadro". Laux la PIV-a sistemo 
skadro =
1. ... kavalerio ... = sinonimo eskadrono
2. ... aera armeo, aviadiloj ... > cxu tio laux PIV aux ReVo estas 
"eskadro"?

Cxu do

                                    skrado (F)

                     kavalerio   ----     aviadiloj / sxipoj (?)
                    eskadrono   ---     eskadro (F)

Cxu iu povas solvi la enigmon? ReVo sxajnas al mi ne pli klara ol PIV, ecx 
male.

Antauxdankon

Bernhard



Von: "Dmitri Gabinski" <[EMAIL PROTECTED]>
Gesendet: Montag, 19. November 2007 11:50


> Saluton!
>
> Sun, 18 Nov 2007 10:58:39 +0100, "Bernhard Pabst" <[EMAIL PROTECTED]>
> skribis:
>
>> ... informas ReVo je "eskadrono". Cxu ili estas 100-procentaj sinonimoj?
>>Cxu
>> ili estas intersxangxeblaj cxiuokaze? Se ia diferenco stila, nuanca aux
>> kunteksta ekzistas inter ili, bv. nepre priskribu tion.
>
> Versxajne, denove temas pri nacilingvaj kutimoj:
> - ruse «eskadra» rilatas al militsxiparo, kaj «eskadron» — al kavalerio;
> - angle ambauxokaze uzatas «squadron» (kaj, miascie, ankaux por tankaro);
> - germane «Eskadron» rilatas al kavalerio;
> - france «escadron» rilatas al kavalerio (francuje) aux al militaviadilaro
> (kanade).
>
> Mi, bedauxrinde, ne konas iun fidindan esperantan fonton, kiu klarigus kaj
> distingigus ilin.
>
> Amike,
>
> Dmitri Gabinski



retposhtaj adresoj:
  por afishi mesaghon: [email protected]
  por aboni:           [EMAIL PROTECTED]
  por malaboni:        [EMAIL PROTECTED]
  administranto:       [EMAIL PROTECTED]

URL:
  http://www.yahoogroups.com/group/revuloj 
Yahoo! Groups Links

<*> To visit your group on the web, go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/

<*> Your email settings:
    Individual Email | Traditional

<*> To change settings online go to:
    http://groups.yahoo.com/group/revuloj/join
    (Yahoo! ID required)

<*> To change settings via email:
    mailto:[EMAIL PROTECTED] 
    mailto:[EMAIL PROTECTED]

<*> To unsubscribe from this group, send an email to:
    [EMAIL PROTECTED]

<*> Your use of Yahoo! Groups is subject to:
    http://docs.yahoo.com/info/terms/
 

Rispondere a