[EMAIL PROTECTED]: > Renato:
>> ne vere. mi simple diras, ke "ek-ribelo" au' ec' simple "ribelo" >> kovras la saman kampon de "insurekto". > mi ne konsentas. infano ribelas kontraux gepatroj sed ne insurekcias kontraux > ili. insurekcio estas ago grupa, politika aux milita. Se oni legas la difinon de "ribeli" en PIV, oni trovas, ke jam "ribeli" estas ago grupa kaj politika. Kun tiu baza kompreno de la vorto, kiam oni parolas pri infano, kiu ribelas kontrau la gepatroj, tio estas figura etendo de la baza signifo. Sed ReVo havas alian difinon de "ribeli", multe pli gheneralan... -- Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
