Sergio Pokrovskij wrote:
> Je 11/24/07, Jonathan:
> 
> [...]
> 
>>> lingvoreformojn tute marĝenajn -- kiel "Ŝi estas lia filo" -- ni ne
>>> prezentu.  Tio ne estas Esperanto, tio estas alia lingvo.
> 
>> Jes, eblas decidi ke, tuj kiam oni diras ion tian, oni ne plu
>> Esperanton sed alion parolas. Sed, se ne ĉiuj samdecidus, ankoraŭ
>> ekzistus duboj. Krome, supozu ke unu homo tion diras kaj tiel iĝas
>> neesperantisto; se poste multaj homoj ekdiras tion, ĉu ties lingvo
>> reiĝas Esperanto?
> 
> Tio estas kiel la demando, ekde kiom da haroj oni povas paroli pri
> barbo?  Eble estas malfacilaj limokazoj, tamen nuntempe la frazoj kiel
> "Ŝi estas lia filo" klare estas neesperantaj.  Ĉio povas ŝanĝiĝi, "la
> hieraŭa eraro povas iĝi morgaŭa normo"; tamen nune tio ja estas eraro
> kaj multe tro drasta reformo por konsideri tion kadre de ReVo.
> 


Mi klare povas diri: Ŝi estas la plej bona instruisto de tiu lernejo; 
tio klare signifas, ke ŝi estas la plej bona el inter la geinstruistoj. 
Se mi diras: Ŝi estas la plej bona instruistino de tiu lernejo; ne estas 
klare, ĉu ŝi estas la plej bona el inter la instruistinoj aŭ el inter la 
geinstruistoj.


Estas io manka en Esperanto.


Simile, mi povas diri: Ŝi estas la plej bona filo de siaj gepatroj; ... 
el inter la gefiloj. Se mi diras: Ŝi estas la plej bona filino de siaj 
gepatroj; tio klare signifas, ke ŝi estas la plej bona el inter la 
filinoj. En la angla tio klare eblas: She is her parents' best child. 
kontraŭ: She is her parents' best daughter.


Evidente estas io manka en mia Esperantosento, ĉar "Ŝi estas bona filo" 
ja ĝenas mian senton pri bona Esperanto, kvankam "She is a good child" 
estas tute akceptebla angla frazo. Pri ребёнок en la rusa mi ne rajtas 
al opinio.



-- 
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <[EMAIL PROTECTED]>    ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <[EMAIL PROTECTED]>   ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/    ||
||    Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso  ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
NOTICE: Due to Presidential Executive Orders, the National Security
Agency may have read this email without warning, warrant, or notice.
They may do this without any judicial or legislative oversight. You
have no recourse or protection.

Rispondere a