2007/11/26, Arnoldo Viktoro <[EMAIL PROTECTED]>: > Evidente estas io manka en mia Esperantosento, ĉar "Ŝi estas bona filo" > ja ĝenas mian senton pri bona Esperanto, kvankam "She is a good child" > estas tute akceptebla angla frazo. Pri ребёнок en la rusa mi ne rajtas > al opinio.
Ĉio estas tre simpla. Laŭ mi, angla "child" kaj rusa "ребёнок" estas ekvivalentoj por esperanta "infano", sed tute ne "fil(in)o". Tial "ŝi estas bona infano" estas la taŭga esprimo. "Filo" estas tute klare virgenra, "filino" - ingenra, "infano" - neŭtra. -- Yury Finkel
