S!

 -- Bernhard Pabst skribis:
>Jen miaopinie unu el la plej malfortaj flankoj de ReVo:
>
>kajuto = Cambreto por veturigisto au veturantoj sur sipo, avio au alia 
>transportilo: la kapitano kusis malsobra en sia kajuto [1]; en kajuto de 
>ciela sipo regos nekredebla kaoso [2].
>
>Ambaux ekz-oj apenaux helpas por kompreni la vorton "kajuto". Ili certe ne 

Ekzemploj ne ĉiam necesas, ne ĉiam helpas. Ili povas helpi kiam temas
pri vortetoj (da, po ktp), pri verboj k.a. Ĉe pluraj o-vortoj ili ne
helpas, kiel ĉe "kajuto". Malgraŭ manko de utilo, ilia ĉeesto ne
malhelpas. Fakte fotaĵo multe helpas ĉe artikolo pri iu frukto, kie 
ekzemplo tute ne povas helpi.

>helpas kompreni, cxu kajuto estas nur logx-cxambro sur sxipo, en avio / 
>aviadilo aux cxiela sxipo, aux cxu gxi ankaux estas tiea labor-cxambro kun 
>la stirilo, kontrol-instrumentoj ktp., angle "cockpit", vd. la fotojn:

hm, tio estas laboro por la difino, ne por la ekzemplo. Laŭ subtila
kompreno de la difino, ĝi estas kaj loĝ-ĉambro kaj stirejo. Se oni devas
ŝanĝi ion, pli bone fari tion en la difino.

>Kial en la dua frazo oni uzas la formon "kaoso", kvankam ReVo per referenco 
>cxe "kaoso" rekomendas la F-tan vorton "hxaoso"? Laux la ReV-aj preferoj do 
>"en kajuto de cxiela sxipo regos [kial futuro?] nekredebla hxaoso".

Mi ne vizitis la artikolon, tamen ĉe la dua estas "[2]", do oni ne povas
ŝanĝi ĝin ĉar tio venas de iu libro aŭ revuo, verkita de la menciita 
ulo. Uzo de ekzemplo kun la vorto "kaoso" en ReVo tute ne estas grave
malforta punkto (laŭ mia opinio, certe).

>Kial ekzemplo-frazoj kaj tradukoj cxe "kaoso", se gxi estas nur 
>(nerekomendita) kromformo? Cxu ne cxio krom la referenco devus esti 
>forstrekita kaj aldonita (nur) cxe "hxaoso"?

Ĥaoso estas preferata, aŭ ĉefa, tamen mi ne scias ĉu oni povas diri ke
Kaoso estas nerekomendita. Tial ĉe tiaj artikoloj oni plu devas aldoni
ekzemplojn kaj tradukojn.

Fine mi ne vidas malfortan flankon. Se tio estas la plej malforta, do
ReVo malfekas! :) [malfeki = esti "cool" aŭ "hot"]

"Manlibro pri traduko":
...
3.1 - Vorto kun la marko ARK (arkaismo) devas esti tradukita
*nur* se en via lingvo estas arkaismo kun sama signifo.
Ne timu lasi tion sentraduke, se fakte ne estas tute simila
arkaismo.

3.2 - Vorto kun la marko EVI (evitinde) nepre *ne* estu
tradukata.
...

http://tech.groups.yahoo.com/group/revuloj/message/10765
ĝis poste,
--
Luiz Portella

Nova internacia libro-servo:
http://www.pentuvio.com/

Rispondere a