laux la AdE estas la lando // http://www.akademio-de-esperanto.org/decidoj/landnomoj/normaj_landnomoj.html
laux ReVo je ukrajno 2 gxi estas "(evitinde) (arkaismo)" por prefere "Ukrajnujo", sed Ukrajnujo estas "(malofte)". Ukraino (kun -i-) ankaux estas EVIT, gxusta formo laux ReVo do sxajne Ukrajnujo (kun -j- kaj -ujo). Ukrainujo (kun -i-) sxajne estas bona (neniu rekomendo-siglo) kaj referencas al ... Ukrainujo (same kun -i- ! evidenta klav-eraro, probable celas Ukrajnujon kun -j-?), sed Ukrajnujo estas "malofte", vd. supre (la referenco devus esti inversa, la malofta formo referenas al la cxefa formo aux la rekomendoj devus esti inversaj). 1. Cxu iu povas klarigi al mi, kiun formon ReVo do rekomendas? 2. Se gxi rekomendas ion alian kiel la AdE ... kial? 3. Cxu ne almenaux indus indiki, ke la landonomo laux la AdE estas Ukrajno (kun -j-, sen -ujo / -io). En spac-sxipo senpilota regos granda hxaoso en la kajuto .... Bernhard P.S.: ukrajno: stepo (estas) senarba ebena grandskala **k**erbejo [cxu eble herbejo?] en Siberio kaj Ukrajno [kial ekz-oj cxe malrekomenditaj vortoj?]
