ReVo havas du pagxojn por

gxino =  Grenobrando aromigita per juniperaj beroj
kaj
gxino =  Nevidebla spirito kapabla ankau aperi en formo de besto au homo.

ReVo havas nur unu pagxon por

toniko =  Medikamento kun vigliga, fortiga efiko, kontrau korpa malforto.
kaj
toniko = La baza tono de gamo.

Cxu ekzistas regulo? Cxu ne devus esti du pagxoj por toniko (tiel disigite 
ankaux en PIV2002 kaj GWED1999)?

Krome: gxino (spirito) referencas per Rim. al gxino (brando), sed inverse 
ne.
Kromkrome: la ekz-o cxe gxino (brando) donas neniun aldonan vortaran 
informon, male estas ecx konfuziga (gxino, sardeloj kaj konfitajxoj?); kp. 
kun PIV2002 "brita gxino", kiu almenaux (neklare) aludas la originon de la 
vorto.
Kromkromkrome: Strange (sed felicxe!), ke neniu protestis, ke gxino estus 
"superflua", cxar juniper-brando tute tauxgus.

Bernhard 

Rispondere a