--- jxeromo:

> mi ankaux kelkfoje pensis, ke estus pli sxpare kaj klare fari
> kapartikolon pri samformajxoj same kiel en vikipedio, prefere ol
> homonimaj interreferencoj:

>   "kanao estas plursenca vorto:
>    -> kanao japana litero
>    -> kanao vegetajxo
>   "

Sxparo ne estas tre aktuala zorgo por komputila artikolo.  Pli gravas
klaro.  Kaj por la klaro pli avantagxa estas referenco el la artikolo,
cxar ne nepre oni eniras per la radikvorto, oni povas eniri per
derivajxo, levigxi gxis la radikdifino -- kaj tiel preterlasi la
informon, ke "modo" estas ne nur termino gramatika (le mode, mood),
sed ankaux estetika-merkata (la mode, fashion).

(Se oni disigas la homonimojn, oni devus teni la du modojn aparte; sed
PIV2 ilin konsideras sencoj de unu sama vorto.  Por mi ili ne estas
pli similaj, ol mato sxaka kaj mato Fundamenta.  Aux la atlaso
tekstila, maparo kaj spina osto.)

-- 
Sergio




      
____________________________________________________________________________________
Looking for last minute shopping deals?  
Find them fast with Yahoo! Search.  
http://tools.search.yahoo.com/newsearch/category.php?category=shopping

Rispondere a