Laux ReVo (= PV) limonado estas  "Trinkajxo farata el citrona suko, akvo kaj 
sukero".  Laux PIV2002 gxi estas  "Trinkajxo, farita el citronsuko **(aux 
iuj organikaj acidoj)**, akvo kaj sukero."

Laux ReVo do estus malgxuste paroli pri "orangxa limonado" aux "poma 
limonado" kaj pleonasme paroli pri "citrona limonado", dum laux PIV2002 kaj 
konforme al la gxenerala uzo "orangxa / poma limonado" estas tute bonaj 
(eble ecx "sampuka limonado"?).

Cxu ReVo vere volas limigi la sencon de limonado al la iama etimologia senco 
(limono > limonado). Cxu oni ne devus akcepti, ke de post 1930 "limonado" 
spertis senco-plilargxigon kaj informi pri tio en ReVo? Kiel  ordinare, la 
ekzemplo-frazo ne alportas iujn pliajn klarigojn ("Fenicxka servis al li, 
kiel ordinare, alportis buljonon, limonadon, mole kuiritajn ovojn") kaj tial 
estas balasto.

Bernhard 

Rispondere a