On Dec 16, 2007 3:19 PM, jv <[EMAIL PROTECTED]> wrote: > > Luiz: > > > difino: Iu ajn el du idoj naskitaj ĉe la sama akuŝo; dunaskito. > > > ĉu "du"? Mi pretas krei kapvorton por "dunaskito" por sendi al ĝemelo. > > > > > En ĝemelo ŝanĝi al: > > > Iu ajn el du, aŭ pli ol du, idoj naskitaj ĉe la sama akuŝo. > > Alexander: > > Kial ne? > > Mi ne vidas kialon limigi la nocion "gxemeloj al nur du. > > mi konsentas.
Mi supozis ke ReVo celas ne sxangxi/pligrandigi difinojn de vortoj kiuj jam havas oficialajn kaj tradiciajn difinojn. Oni povus ja argumenti ke estus pli logike/racie/elegante se "gxemelo" temis pri pluraj samtempe nasktitoj anstataux specife pri nur du... tamen, la vorto "gxemelo" sxajnas temi specife pri du en cxiu vortaro kiun mi kontrolis, kaj tio sxajnas esti la oftega uzado de la vorto. Do surprizas min ke homoj proponas tiom rapide sxangxi gxian difinon tiel. Se estus en ordo sxangxi la difinon de "gxemelo", kial ne sxangxi multajn aliajn difinojn, kiujn iuj homoj trovas strangaj/malkonvenaj/nelogikaj/ktp? Cxu nur mi hezitas fari tian aferon? amike russ
