Saluton, kara Luiz! Saluton, cxiuj listanoj! Mi esperas ne malpaciencigi vin pro tiu diskuto eble ekster de la cxefa temo de la listo. Tial mi bonvole petas nur ne legi, se gxi ne interesigas vin.
Kara Fernando, > > Fakte via vortuzado estas erara, kiel provis klarigi Harri. > > Kaj mi bone komprenas viajn sentojn. Vi estas viktimo kaj de aĉa > nacilingva influo, kaj de aĉaj Esperantaj parolantoj. Nu, Luiz, tiu estas malgxentila aserto... :-/ Do la homarano, paca kaj nobla viro Zamenhof estis acxa e-parolanto? hmm, en la portugala estas nur la vorto "dentista" kaj por inoj kaj por > iĉoj. Oni povas rekoni sekson per difinita artikolo "a" por inoj kaj "o" > por iĉoj. Do ne estas "dentistino" por ni brazilanoj. > > Tamen "a" kaj "o" en Esperanto estas "la", neŭtrala. En tradukita > rakonto kiun mi sendis al La Gazeto estas tiu problemo. en tiu rakonto > mi ne povis uzi simple "la dentisto", do aperas -iĉ- Jes, tiu estas ekzemplo de nia lingvo, kiu tiel sin faris, cxar nia lingvo ne havis vorton por identigi virinon, kiu kuracas dentojn. Tion traktas Zamenhof en sia "Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia". Mi kopiis interesan parton de tiu "tezo". Legu gxin aux saltu al la proksima parto de tiu mesagxo: "Tiel ekzemple, dank'al tio, ke je lavado de tolaĵo sin okupas ordinare virinoj, vi en ĉiu lingvo havas vorton por esprimo de la komprenaĵo "lavistino"; sed se viro ekvolos okupadi sin je lavado de tolaĵo, vi en tre multaj lingvoj staras jam senhelpe kaj ne scias, kiel nomi tian homon, ĉar nomon de viro, kiu okupas sin je lavado de tolaĵo, vi neniam aŭdis! Je kuracado ĝis nun okupadis sin sole viroj; sed kiam ekaperis kuracistinoj, aŭ virinoj posedantaj ian sciencan rangon, por ili en la plimulto da lingvoj ne troviĝis vorto! Por la esprimo de ilia nomovorto oni bezonis jam helpi al si per priskriba uzo de kelke da vortoj, kaj kiam vi ankoraŭ el ilia titolo volas fari adjektivon, verbon k. t. p. ― tio ĉi estas jam tute ne ebla! En ĉiu lingvo vi trovos multe da substantivoj, kiuj ne havas tiun aŭ alian sekson, tiun aŭ alian kazon, tiun aŭ alian devenan formon [...]". Pri via traduko, mi ne bone komprenis kial vi ne uzis nur dentisto... Se vi tiom volis specifigi, kial ne uzis virdentisto? Cxu vi konsilas min uzi -icx-?... Kiuj klasikaj auxtoroj gxin uzas? Cxu gxi aperas en la Nova Esperanta Krestomatio de William Auld? >Se ni kontrauxas la dua ekzemplo per manko de ia "Virino, kiu kuracas, *ne* > >estas kuracisto", kial oni ne rajtas kontrauxi per manko de "...sxi *ne* > >estas knabo"? > > knabo estas vira vorto. Kial? Kial ni konsentas pri tiu punkto? kuracisto = tiu, kiu kuracas (kies ofico estas kuraci) > prezidanto = tiu, kiu prezidas > > "tiu" estas tute neŭtrala. se vi komprenas la radikojn nur kiel antaŭ > jarcento, eble vi komprenas inojn nur kiel aĵon: ŝi estu fikebla, > laborema (en de sia domo), muta ktp ĉu? Do la neuxtraleco de "tiu" suficxas, por ke mi lernu, ke cxiu vorto difinita per "tiu" estas radikale neuxtra? Kie la valoro de la esperanta moro prezentita en la krestomatioj, en la gravaj tradukoj, en Fundamento mem? Se mi difinus la vorton "kuracisto" kiel "ulo, kiu kuracas", cxu ni havus tiom da certeco aux komencigus novan diskuton? Pri via sugesto de mia kompreno pri virino, evidente gxi ne certas. Cxu Sofio Zamenhof tiel sin komprenis, kiam finis siajn literojn per "Via amikino, Sofio"? Cxu tiel sin komprenis Lidja Zamenhof, kiam en la UK-oj akceptis, ke oni sxin vokis kiel "instruistinon"? Kie estas la problemo? Do suficxas uzi -icx- por ne esti acxa? Cxu ni estu jugxata per la maniero, kiel ni parolas, ne kiel ni agas? Jen certe ne lingvistikaj, sed nur moralaj duboj prenitaj el viaj moralaj asertoj. Sincere, Fernando
