Por doni al vi ekzemplon, kion vi trovas en la "Z-a ekzemplaro - La uzado de 
vortoj kaj la esprimoj el la verkoj de d-ro L.L. Zamenhof" de Nomura 1989, 
jen la artikolo pri "agord-*i*":

agord-i: cxu ne la mizero vin tiel -as? (Rt. 17); lia koro estis -ita 
melankolie (F. I. 87).
agord-igxi: lia animo -igxis pie, lia menso farigxis kvieta (F. III. 63).
alagordi: sxi ne kapablas al-i sian vocxon, eble sxi ecx ne provis al-i gxin 
al la tonoj de almozpetado (M.225).

Fonto-sigloj:
Rt = Rabistoj 2a eld. 1928, p.
F.I. = Fabeloj, unua parto, 1a eld. 1923, p.
F.III = Fabeloj, tria parto, 1a eld. 1932, p.
M = Marta, 3a eld. 1928, p.

Sincere

Bernhard

Rispondere a