> Ekz-e "this" estas neuxtra en la angla (nia "tiu"), tamen "actor" ne estas
> (ekzistas "actress"). Kiel vi klasas "aktoro" en Esperanto?

Mi malkonsentas. Laŭ mia sperto, la angla substantivo "actor" povas implici
iĉecon aŭ ne. Tio varias inter anglalingvanoj. Nun en Usono pli multaj uzantoj
uzas la vorton sen seksa implico ol antaŭe. Konjekte, 35% hodiaŭ kontraŭ 5% en
1960. Estus interese scii kiuj onoj de la esperantistaro diverslingvanaj
klasas diversajn substantivojn laŭ seksaj implicoj. Elekti hazardan specimenon
de la istaro por enketo neeblus, sed ekzistas proksimumaj metodoj (kiel la
UK-metodo en http://utilika.org/pubs/etc/lacc.pdf).

Rispondere a