Pastoro Bernhard Eichkorn el suda Germanujo eble estas konata al kelkaj, cxar li estis la motoro malantaux la planto-terminaro de Rondo de Esperantistaj Flauxristoj (REF), probable la plej ampleksa kaj science farita terminaro tiufaka en Esperanto.
Li instigis kaj kunordigis ankaux Adoru, ekumena diserva libro, eld. de IKUE kaj KELI, Romo 2001, 1422 p., verko grava ankaux el terminara vidpunkto. Li multe aktivis en la kristana (katolika) Esperanto-Movado, i.a. kiel eldoninto de Ekumena Eo-Informilo http://www.bernhard-eichkorn.de/. Kiel pensiulo li nun verkas pri Kristana Fakvortaro de-eo. Jen lia laborplano: ----- citajaxo ---- Laborplano pri nova Kristana Fakvortaro germana-esperanta, kiun responsas Bernhard Eichkorn. 1. Mi trarigardos la 10 grandajn volumojn de Lexikon für Theologie und Kirche (LThK), 3a eldono. (la unuan volumon ampleksantan la literon A mi jhus finis). Mi ne enskribas la nomojn, char tiuj estus 2 trionoj de la vortoj, kaj tian amason da enskriboj mi tute ne regus. Mi ankau preterrigardas la vortojn koncernantajn aliajn religiojn, krom se ili havas rektajn rilatojn al kristanismo. 2. Mi aldonas al chiu germana kap-vorto mallongan priskribon, utiligante la priskribojn de mia 6-voluma Duden-Wörterbuch au la informojn de LThK.. 3. La esperantan parton de chiu germana kap-vorto mi verkos lau Krause: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto kaj lau la nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. 4. Mi aldonos la tradukojn de Wilhelm Flammer: Katolika Terminaro 5. Mi kompletigos la germanajn kap-vortojn el la germana fak-vortaro Vorgrimmler: Neues Theologisches Wörterbuch. 6. Je la fino de la vort-artikoloj mi klopodas aldoni frazetojn, kiuj montras la uzadon de la vortoj en la lingvo-uzo precipe en la literaturo, chefe en la biblio. La unua volumo de LThK donis cx. 600 germanajn kap-vortojn. Do la vortaro atingos vershajne la nombron de 6-7.000 kap-vortoj. Mi estus tre danka, se vi volus iom helpi min. 1. Vi povas tralegi iun parton de mia vortaro en la reto, kaj se vi trovas unu au kelkajn eraron, bv. informi min. Bv. aldoni, kiun du-literan mallongigon vi volas havi en la autora pinta krampo de via aldono - la mia estas <be>. 2. ankau se vi serchas iun vorton kaj ne trovas ghin, bv. min nepre informi pri tiu manko. 3. Vi povas skribi unu aux kelkajn vort-artikolojn, kiujn vi hazarde trovas au kiuj interesas vin. En tiu kazo vi atentu la regulojn, kiujn mi amplekse priskribis en mia ret-pagharo www.Bernhard-Eichkorn.de/Glossar.htm Albrecht Kronenberger liveras ekz. la muzik-instrumentojn de la biblio. 4. Oni povas transpreni la prilaboron de tuta litero. Reinhard Haupenthal ekz. transprenis la literon H. 5. Mi tute ne kontrauus, se iu volus traduki mian vortaron al iu alia lingvo. Tiu-okaze li traduku libere la Esperantajn partojn farante trian parton de chiu vort-artikolo en sia lingvo. Sed por ebligi alfabetigon de sia traduko, li devus meti sian tradukon al la komenco de la vort-artikolo antau la germanan originalon - en la komenco estu la ali-lingva kap-vorto. Mi ghojus pri via kunlaboro via Bernhard Eichkorn Romäusring 20 D 78050 Villingen Germanujo http://www.bernhard-eichkorn.de/Glossar.htm [EMAIL PROTECTED] ----- fino de la citajaxo ---- Certe interesa projekto, de kiu ankaux ReVo povus profiti. Ekz-oj: Dikasterio {neo}: Instanco de la roma kurio <be>. Ehehindernis: {rk} Umstand, bei dessen Vorliegen das Gesetz die Ehe verbietet <DGW>. - geedzigxa obstaklo <kr>; edzigxa malhelpo <WF>: cirkonstanco, cxe kiu la legxo malpermesas geedzigxon <be>. < Das Ehehindernis der Blutsverwandschaft = la geedzigxa obstaklo de sam-sangeco <be>. liturgia jaro <kr>: la ciklo de la festoj kaj memortagoj en la kristanaj eklezioj, komencigxanta per la unua dimancxo de advento respektive per la 1a de septembro. Simile: eklezia jaro ktp. Sincere Bernhard [Pabst]
