> kvankam la celo de lingvo ne estas fortigi ideologiajn antauxjugxojn,
> gxi tamen rajtas uzi ilin por siaj propraj celoj, nome forigi ambiguecon.

Ne ĉiuj konsentas ke lingvoj havas celojn. Iuj opinias ke celojn havas homoj
kaj ke homoj uzas (kaj eĉ inventas) lingvojn por atingi siajn celojn. Inter la
celoj de homoj povas esti ambiguo. En la nuna diskuto pri seksaj signifoj de
morfemoj, iuj ŝajnas aserti ke ili ofte volas uzi Esperanton por esprimi
ambiguon seksanecan. Por ili, tiu celo sufiĉe gravas ke la manko de
interkonsenta kielo facile fari tion igas Esperanton malpli utila ol ĝi estus
kun tia kielo. La konsilo de Renato al ili ke ili klopodu influi aliajn
samcelaniĝi ŝajnas al mi saĝa, sed eble eĉ pli saĝus konsili ke ili organizu
sin mem. Kial ili ne interkonsentu pri kieloj esprimi siajn (kaj aliies)
neseksanajn pensojn per Esperanto kaj ekuzu tiujn kielojn? Tiel ili testus kaj
montrus la uzeblecon de tiuj kieloj kaj eventuale igus ilin kutimaj al aliaj.

Interalie, ili povus ekzerci siajn solvojn, tradukante literaturon el lingvoj
ne seksanindikemaj. Ekzemple, dum la unua ĉapitro de la romano "Mia Nomo Estas
Ruĝo" de Orhan Pamuk detale rakontatas murdo, sen ke la leganto povu scii ĉu
la murdinto iĉas ĉu inas. Tio ne malfacilas en la turka, sed la angla traduko
malkaŝas jam en la unua alineo ke la murdinto iĉas. Apenaŭ imageblas al mi
efike angligi tiun tutan ĉapitron, konservante la seksanecan sekreton. Igi
Esperanton kapabla pli fidele traduki tiajn verkojn povus esti inter la celoj
de tia kunlaboro.

Rispondere a