Kara Probal,Mi ne sciis, ke Jonathan regas la turkan, sed jam estis okazoj mencii, ke en pluraj lingvoj (inkluzive de la turka, uzbeka, persa...) ekzistas nur unu triapersona pronomo. Ke tiuj lingvoj estas senprobleme uzataj en islamaj landoj, kie seksa diferencigo ne estas bagatela afero, certe instigas al pripensado, cxu validas la fama Sapir-Whorf-hipotezo (cxu mi diru mito?), sur kiu implicite bazigxas la anoj de la movado por senseksisma lingvo.
Kore, Marc At 23/12/2007 19:13, you wrote:
kara Jonathan, mi ne estas certa, chu chiuj listanoj chi tie scias, ke vi fakte regas la turkan kaj chi-mesaghe parolas el tiu via scio! mi tion diras, kompreneble, por ke la homoj tuj lavangu vin per demandoj... krom se multaj aliaj sciantoj de la turka jam aktivas chi-liste, kion eventuale scias chiuj listanoj krom mi, en kiu okazo mi pardonpetas pro mia fusho. amike probal Probal Dasgupta Linguistic Research Unit Indian Statistical Institute 203 B.T. Road Kolkata 700108, India tel. +91-9831815042 > kvankam la celo de lingvo ne estas fortigi ideologiajn antauxjugxojn, > gxi tamen rajtas uzi ilin por siaj propraj celoj, nome forigi ambiguecon. Ne æiuj konsentas ke lingvoj havas celojn. Iuj opinias ke celojn havas homoj kaj ke homoj uzas (kaj eæ inventas) lingvojn por atingi siajn celojn. Inter la celoj de homoj povas esti ambiguo. En la nuna diskuto pri seksaj signifoj de morfemoj, iuj þajnas aserti ke ili ofte volas uzi Esperanton por esprimi ambiguon seksanecan. Por ili, tiu celo sufiæe gravas ke la manko de interkonsenta kielo facile fari tion igas Esperanton malpli utila ol øi estus kun tia kielo. La konsilo de Renato al ili ke ili klopodu influi aliajn samcelaniøi þajnas al mi saøa, sed eble eæ pli saøus konsili ke ili organizu sin mem. Kial ili ne interkonsentu pri kieloj esprimi siajn (kaj aliies) neseksanajn pensojn per Esperanto kaj ekuzu tiujn kielojn? Tiel ili testus kaj montrus la uzeblecon de tiuj kieloj kaj eventuale igus ilin kutimaj al aliaj. Interalie, ili povus ekzerci siajn solvojn, tradukante literaturon el lingvoj ne seksanindikemaj. Ekzemple, dum la unua æapitro de la romano "Mia Nomo Estas Ruøo" de Orhan Pamuk detale rakontatas murdo, sen ke la leganto povu scii æu la murdinto iæas æu inas. Tio ne malfacilas en la turka, sed la angla traduko malkaþas jam en la unua alineo ke la murdinto iæas. Apenaý imageblas al mi efike angligi tiun tutan æapitron, konservante la seksanecan sekreton. Igi Esperanton kapabla pli fidele traduki tiajn verkojn povus esti inter la celoj de tia kunlaboro.Looking for last minute shopping deals? <http://us.rd.yahoo.com/evt=51734/*http://tools.search.yahoo.com/newsearch/category.php?category=shopping>Find them fast with Yahoo! Search.
<<inline: 10773f8.jpg>>
