Renato: << Aliflanke kiam temas pri kaptiteco fare de la propra lingvo, mi ghis nun ne sukcesis trovi unu homon, kiu kapablus rezoni sendepende de la kategorioj de la propra lingvo. Se oni rakontas al europanoj, ke araboj distingas inter virio kaj virino en la duapersonaj pronomoj, kutime la reago estas: Ahh! Mi sciis, ke tiuj araboj estas sovaghuloj, kiuj mistraktas virinojn! Se oni diras, ke la samon faras ankau' la hebrea, tiam la respondo estas gapanta miro: kiel tio povas esti? La israelanoj ja apartenas al la okcidento! >>
Karulo, tio diras pli pri la gxenerala kultura nivelo de viaj kunparolantoj, ol pri la influo de ilia primara lingvo. Mi ofte parolas pri lingvistikaj kuriozajxoj kun miaj usonaj konatoj, kaj mi rimarkas, ke ilia lingvistika konscio rekte korelacias kun ilia kultura nivelo. Laux mia observo, krom la naiva supersticxo pri magia "seksisma" influo de lingvo, forte trudita pro evidentaj populismaj politikaj interesoj, ordinaraj parolantoj ne faras konscian jugxon pri politika influo de lingvoj, kvankam preskaux cxiuj homoj senkonscie estas infektitaj je politike manipulaj esprimoj, kiuj vaste kaj profunde saturas niajn lingvojn. Tamen mi ne rimarkas, ke la homoj estus tiel naive stultaj kiel implicas via observo! Cxu eble la usonanoj estas tiurilate pli toleremaj ol la euxropanoj? (Ja, malgraux la ofta misopinio, usonanoj estas tre taktaj kaj respektemaj en reala vivo. Kompreneble mi konkludas tion sur mia propra, limigita - nur 15-jara - sperto de vivado en Usono, plejparte en tre kosmopolitaj partoj de Kalifornio.) Mi skribas tion por alvoki nin cxiujn ne tro rapidi al dubindaj gxeneraligoj. Ankaux tio estas dangxera ... Amike, -Alex ----- Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>
