--- Luiz Portella:

>  -- Sergio Pokrovskij skribis:

[...]

>>kiel parkumado rilatas al publika aŭ privata ĝardeno, kaj tial uzis
>>nur "parkumi".  La Kukolo donas 594 trafojn por "parkumi".

> Uzis?? kie?

En mia tuta esperantista vivo.  Mi tamen ne bezonis ĝin skribe, tial
ĝi ne lasis spuron en mia verkaro.  Sed ekz-e Aleksandro Shlafer povus
atesti, ke mi uzis ĝin jam antaŭ 10 jaroj dum niaj veturoj tra
Sanfrancisko.

>>(Sed ankaŭ por ĉi tiu necesus trovi taŭgan "park"on :)

> Oni kreu novan, ĉu ĉiuj konsentas? park2.xml la ĉefa kapvorto estu...
> park/i laÅ­ mi.

En tiu parado de senrilataj parkoj estas io bufona.  Tamen vi pravas,
se oni volas disigi la homonimojn, devus esti tri PARK-oj.

Mi tamen preferus teni ĉiujn homonimojn sub unu sama kapvorto, ĉar la
materia formo estas unu sama.  AmbaÅ­ kanonojn, ambaÅ­ patojn kaj
matojn, ĉiujn tri parkojn, ĉiujn tri atlasojn, ambaŭ trombojn ...
Ĉar serĉante "kanono"n oni ricevu ĉiujn informojn pri tiu literĉeno,
alie oni riskas pretervidi la bezonatan homonimon (oni ja ne nepre
suspektas, ke estas homonimo).

Kaj la markojn de oficialeco/fundamenteco portu nur la koncerna(j)
sencoj.  Ĉar "parki" en la senco "parkumi" estas nek oficiala, nek
fundamenta; ĉe "trombo" nur la senco meteologia estas fundamenta,
ktp.

> Tie parkumi povas sendi al parki, eĉ se tio ŝajnas stranga estus
> utila. Se tie estos parkumejo, ĝi sendu al parkejo. Parko tie povas
> sendi al parkado, aÅ­ mem difini "ago parki".

Laŭ mi, "parki" estas fuŝo.  Kial de formo malpli fuŝa kaj preskaŭ
bona plusendi al formo pli fuŝa kaj evitinda, tion mi ne komprenas.
Mi preferus la inversan aranĝon.

-- 
Sergio




      
____________________________________________________________________________________
Be a better friend, newshound, and 
know-it-all with Yahoo! Mobile.  Try it now.  
http://mobile.yahoo.com/;_ylt=Ahu06i62sR8HDtDypao8Wcj9tAcJ

Rispondere a