Mi ne memoras, ĉu mi jam iam menciis tion ĉi tie, aŭ ne, sed ajnokaze
ripeto ne malhelpos.

En ReVo mankas voro "piero" ([ru] пирс [en] pier [de] Seebrücke) (vd.
http://eo.wikipedia.org/wiki/Piero). Atentu, ke ĝi ne estas sinonimo
de "moleo" (vd. http://eo.wikipedia.org/wiki/Moleo : "Piero similas al
moleo, sed ne havas ĝetan funkcion").

Plej mirinde estas, ke ĝi mankas ankaŭ en PIV.

Laŭ mi, la vorto estas necesa. Puristoj povus proponi ion kiel
"marponto" (paŭsaĵo el la germana), sed laŭ mi tiu vorto estus
malklara kaj misgvida (des pli, ke pieroj ekzistas ne nur en maroj,
sed ankaŭ en riveroj).

-- 
Yury Finkel

Rispondere a