Hodiaŭ, post pli ol 200 horoj da laboro dum ĉirkaŭ 60 kunsidoj, mi kaj
Narendra finfine atingis la plej gravan mejloŝtonon de nia laboro: *Ni finis
nian reviziadon da la nepala-esperanta vortaro.*

Jen la vortaro ordigita laŭ la nepala alfabeto (nagario):
versio80a-ordigita.pdf<http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-ordigita.pdf>(kaj
en
HTML <http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-ordigita.html>).

Jen la vortaro ordigita laŭ transskribo al la romana alfabeto (utila por
eksterlanddanoj kiuj ne majstras nagarion):
versio80a-ordigitaLauxRom.pdf<http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-ordigitaLauxRom.pdf>(kaj
en
HTML <http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-ordigitaLauxRom.html>
).

Jen la vortaro 'renversita' kaj ordigita laŭ la esperanto (do, efektive
kruda provo fari la direkton Esperanto-nepala):
versio80a-eo_ne.pdf<http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-eo_ne.pdf>(kaj
en
HTML <http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80a-ordigitaLauxRom.html>
).

Rimarku:
- Ĉiuj dosieroj estas ĉirkaŭ 4.5 MB. Tiuj kun malbona intereta konekto povas
elŝuti kompresitajn versiojn de http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/zip/
- Je multaj vortoj estas ligiloj al la esperanta <http://eo.wikipedia.org/>kaj
nepala <http://ne.wikipedia.org/> vikipedio (la malgrandaj r-oj) kaj al la Reta
Vortaro <http://reta-vortaro.de/> (malgranda v) kaj al la nepala vortaro
http://www.nepalisabdakos.com/ (malgranda s - kunlabore kun kaj danke al
http://madanpuraskar.org/ ). La ligiloj kompreneble nur utilas se vi havas
interretan konekton.

Jen iom da statistiko. La vortaro enhavas 6971 vortojn.
Dum nia laboro Narendra kaj mi efektive ŝanĝis preskaŭ ĉiu dua vorto, do ni
faris eble 3000 korektojn. La rezulto estas, laŭ nia propra takso, tre
altnivela kaj preciza vortaro.

El tiuj 3000 korektoj ni opinias ke 907 korektoj estas tiom grandaj, ke ni
deziras aprobon de la tuta grupo. La vortoj estas markitaj per XXX en la
originalo (versio80.odt<http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80.odt>-
nur malfermebla per
http://Openoffice.org).

Bedaŭrinde la reviziado de la resto de la vortara grupo (Razen, Poshraj kaj
Phillips) ankoraŭ ege malfruas (la lastaj 4 monatoj okazis pli-malpli neniun
progreson), kaj pro tio ni intencas ŝanĝi nian laborformon al tiu de
limdatoj:

   - Ĉiuj estas invitataj tralegi kaj komenti (kaj eĉ protesti!) la
   korektojn de mi kaj Narendra, sed nur ĝis la 1a de aŭgusto.
   - *Post la 1a de aŭgusto ni konsideras niajn korektojn apropitaj* de
   ĉiuj, kaj intencas sendi la verkon al publikigo.

Jen la listo de kritikendaj XXX-vortoj
versio80-problemaj.pdf<http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio80-problemaj.pdf>(Razen,
Poshraj kaj Phillips, ni presis apartan kopion por vi :-).

Mi ŝatus danki al Narendra Bhattarai por lia ŝajne senfina entuziasmo por la
vortaro. Ĉiusemajne li venis 3-4 fojojn al mia domo por korekti la vortaron.
Sen lia laboremo certe neniam ni sukcesus revizii tiom granda verko dum nur
6 monatoj.

Jacob Nordfalk


2008/4/29 Jacob Nordfalk <[EMAIL PROTECTED]>:

> Jen eta raporto pri la progresado de la nepala-esperanta vortaro:
> http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio45.pdf
>
> Kiel vi vidas ni dauxre faras auxtomatajn ligojn al tri aliaj vortaroj: La
> Reta Vortaro, la esperanta vikipedio kaj la nepala vikipedio.
>
> Novajxo estas ke ni povas fari auxtomatan transliterumon al romanaj
> literoj, por ke eksterlandanoj povu pli facile uzi gxin.
>
> Ni povas ecx ordigi laux la transliterumon al romanaj literoj:
> http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio45-ordigitaLauxRom.odt
> (nur videbla per http://OpenOffice.org)
>
> Por nepalanoj ni povos ankaux fari version transskribo sen romanaj literoj:
> http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio45-senromana.pdf
>
> Ni ankaux auxtomate povas - iom krude nuntempe - ordigi laux la esperantaj
> vortoj, tiel doni vortliston esperanta-nepala:
> http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio45-eo_ne-ordigita.pdf
>
> Pri la reviziado Narendra kaj Jacob alproksimigxas al 66 %, sed la grupa
> reviziado ege malfruigxas kaj restas je nur 10 %.
> Jen la aro de vortoj kiujn la grupo ankoraux ne sukcesis revizii:
> http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/versio45-reviziita-problemaj.pdf
>
> Parto de la kialo de la grupa ne-progreso estas la nepala elekto por la
> konstitucia asembleo. Gxi finis nun (la maoistoj grande gajnis).
> Sed se la grupa ne-progreso dauxras ni devas serioze konsideri alian
> laborformon.
>
> Kore,
> Jacob
>
>
> 2008/3/19 Jacob Nordfalk <[EMAIL PROTECTED]>:
>
> Saluton gekaraj,
>>
>> Por via informo Narendra kaj mi hodiaux pasis la lim-markon de 50% (3350
>> vortoj) korektita Nepala-esperanto-vortaro.
>> La grupo-korektado iom malfruas (la grupo gxis nun aprobis nur cx 10% de
>> la vortoj), parte pro tio de ka membroj de la grupo estas okupataj de la
>> venonta elekto por la konsitucia asemblejo de Nepalo, parte cxar ni devas
>> ankoraux trovi bonan ritmon de kunvenoj.
>>
>> Intertempe mi sukcesis fari auxtomatajn ligojn al tri aliaj vortaroj: La
>> Reta Vortaro, la esperanta vikipedio kaj la nepala vikipedio. Cxiu vorto kiu
>> estas en unu aux pluraj de la vikipedio havas poste malgrandan v (por
>> vikipedio) aux r (por la Reta Vortaro).
>>
>> Ekzemple cxe:
>>
>> चलचित्र
>> <http://ne.wikipedia.org/wiki/%E0%A4%9A%E0%A4%B2%E0%A4%9A%E0%A4%BF%E0%A4%A4%E0%A5%8D%E0%A4%B0>
>> v<http://ne.wikipedia.org/wiki/%E0%A4%9A%E0%A4%B2%E0%A4%9A%E0%A4%BF%E0%A4%A4%E0%A5%8D%E0%A4%B0>(
>> ना) kino r <http://reta-vortaro.de/revo/art/kin.html#kin.0o> 
>> v<http://eo.wikipedia.org/wiki/Kino>
>>
>> vi trovas ligon por चलचित्र en la nepala vikipedio kaj por la esperanta
>> "kino" vi trovas
>> rektajn ligojn al la esperantaj vortaroj (
>> http://reta-vortaro.de/revo/art/kin.html#kin.0o kaj
>> http://eo.wikipedia.org/wiki/Kino)
>>
>> Mi invitas vin mem provi cxe:
>> http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/plejNovaKorektajxo34.html
>>
>> Miaopinie la ligoj al aliaj vortaroj ege plivalorigas nian vortaron, cxar
>> oni povas tuj vidi tre precizan difinon de la vorto kaj ekzemplo de gxia
>> uzo.
>>
>> Se iu interesigxas pri fari similan aferon mi volonte disponigas mian
>> programon por fari ligojn.
>>
>> Estonte mi planas ankaux fari transliterumon de la devenagariaj literoj al
>> romanaj literoj.
>>
>>
>> Jacob
>>
>>
>>
>> 2008/2/28, Jacob Nordfalk <[EMAIL PROTECTED]>:
>>>
>>> Saluton gekaraj,
>>>
>>>
>>> Jen invito kunlabori - kaj eta raporto pri la stato de la vortaro:
>>>
>>> > Post semajno la resto de la vortoj estos entajpitaj kaj Razen
>>> transdonos la
>>> > dosieron al Jacob.
>>> > Poste Jacob redaktos kaj transformos al Unikodo.
>>>
>>> Tio estas jam farita.
>>>
>>>
>>> > Poste Jacob kaj Razeno kunvenos kaj faros auxtomatan literumkontrolon.
>>>
>>> Ni finfaris la unuajn 3000 vortojn, suficxe por komenci la komunan
>>> laboron.
>>>
>>>
>>> > Post cx. monato, t.e. meze de februaro ni komencos la komunan laboron
>>> pli
>>> > profunde diskuti kaj revizii la vortojn en la vortaro (la ekzaktajn
>>> > signifojn kaj tradukojn de la vortoj).
>>>
>>> INVITO: Ni renkontu venontan sabaton (la 30a de februaro) je la 1a
>>> horo cxe NEspA kaj reviziu la unuajn 3000 vortojn.
>>>
>>> Por sabate mi kunportos presitan version, sed vi povas jam nun vidi la
>>> plej nova laborversion cxe http://javabog.dk/filer/nepala-vortaro/ en
>>> diversaj formatoj (gxi nomigxas plejNovaKorektajxo23).
>>>
>>> La celo de la kunveno estas:
>>> 1) Diskuti kaj aprobigi la 'Neaprobitaj gvidlinioj' (vd. la dokumenton)
>>> 2) Aprobigi la diskutindajn korektojn kiujn ni faris (markitaj per
>>> XXXoj en la dokumento)
>>> 3) Finfari kiel eble plej multe da pagxoj.
>>>
>>> Mi proponas ke vi preparas vin trafolumiante la unuajn pagxojn.
>>>
>>>
>>> Mi invitas cxiujn kiuj deziras partopreni plibonigi la vortaron,
>>> partopreni. Se mi eble forgesis iun mi petas vin informi min.
>>>
>>>
>>> Fartu bone kaj eble gxis revido venontan sabaton (la 30a de februaro)
>>> je la 1a horo cxe NEspA!
>>>
>>> (Archana, Bharat kaj Navaraj: Mi kunportos la skatolon kaj la monon
>>> kiujn mi portis por vi).
>>>
>>>
>>>
>>> --
>>> Jacob Nordfalk
>>> http://javabog.dk
>>> Skype: jacobnordfalk
>>>
>>
>>
>>
>> --
>> Jacob Nordfalk
>> http://javabog.dk
>> Skype: jacobnordfalk
>
>
>
>
> --
> Jacob Nordfalk
> http://javabog.dk
> Skype: jacobnordfalk
>



-- 
Jacob Nordfalk
http://javabog.dk
Skype: jacobnordfalk

Rispondere a