gratulegon al la realigintoj de tiu grava
laboro!

amike

probal

 Probal Dasgupta
Linguistic Research Unit
Indian Statistical Institute
203 B.T. Road
Kolkata 700108, India
tel. +91-9831815042



----- Original Message ----
From: Jacob Nordfalk <[EMAIL PROTECTED]>
To: indu thapalia <[EMAIL PROTECTED]>; bharat ghimire <[EMAIL PROTECTED]>; 
shree pokharel <[EMAIL PROTECTED]>; Razen Manandhar <[EMAIL PROTECTED]>; 
poshraj subedi <[EMAIL PROTECTED]>; Philip <[EMAIL PROTECTED]>; mukunda <[EMAIL 
PROTECTED]>; [EMAIL PROTECTED]; Navaraj Budha <[EMAIL PROTECTED]>; hori yasu 
<[EMAIL PROTECTED]>; Eckhard Bick <[EMAIL PROTECTED]>; Denizo <[EMAIL 
PROTECTED]>; Jens Stengaard Larsen <[EMAIL PROTECTED]>; Regin LARSEN <[EMAIL 
PROTECTED]>; [EMAIL PROTECTED]; [EMAIL PROTECTED]; "[EMAIL PROTECTED]" <[EMAIL 
PROTECTED]>; Ursula <[EMAIL PROTECTED]>; Narendra <[EMAIL PROTECTED]>; Lee 
Jung-Kee <[EMAIL PROTECTED]>
Cc: [email protected]
Sent: Monday, June 23, 2008 10:18:42 PM
Subject: [revuloj] La nepala-esperanta vortaro estas finreviziita


Hodiaŭ, post pli ol 200 horoj da laboro dum ĉirkaŭ 60 kunsidoj, mi kaj Narendra 
finfine atingis la plej gravan mejloŝtonon de nia laboro: Ni finis nian 
reviziadon da la nepala-esperanta vortaro.

Jen la vortaro ordigita laŭ la nepala alfabeto (nagario): versio80a-ordigita. 
pdf (kaj en HTML).

Jen la vortaro ordigita laŭ transskribo al la romana alfabeto (utila por 
eksterlanddanoj kiuj ne majstras nagarion): versio80a-ordigitaL auxRom.pdf (kaj 
en HTML).

Jen la vortaro 'renversita' kaj ordigita laŭ la esperanto (do, efektive kruda 
provo fari la direkton Esperanto-nepala) : versio80a-eo_ ne.pdf (kaj en HTML).

Rimarku:
- Ĉiuj dosieroj estas ĉirkaŭ 4.5 MB. Tiuj kun malbona intereta konekto povas 
elŝuti kompresitajn versiojn de http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ zip/ 
- Je multaj vortoj estas ligiloj al la esperanta kaj nepala vikipedio (la 
malgrandaj r-oj) kaj al la Reta Vortaro (malgranda v) kaj al la nepala vortaro 
http://www.nepalisa bdakos.com/ (malgranda s - kunlabore kun kaj danke al 
http://madanpuraska r.org/ ). La ligiloj kompreneble nur utilas se vi havas 
interretan konekton.

Jen iom da statistiko. La vortaro enhavas 6971 vortojn.
Dum nia laboro Narendra kaj mi efektive ŝanĝis preskaŭ ĉiu dua vorto, do ni 
faris eble 3000 korektojn. La rezulto estas, laŭ nia propra takso, tre 
altnivela kaj preciza vortaro.

El tiuj 3000 korektoj ni opinias ke 907 korektoj estas tiom grandaj, ke ni 
deziras aprobon de la tuta grupo. La vortoj estas markitaj per XXX en la 
originalo (versio80.odt - nur malfermebla per http://Openoffice. org).

Bedaŭrinde la reviziado de la resto de la vortara grupo  (Razen, Poshraj kaj 
Phillips) ankoraŭ ege malfruas (la lastaj 4 monatoj okazis pli-malpli neniun 
progreson), kaj pro tio ni intencas ŝanĝi nian laborformon al tiu de limdatoj:

        * Ĉiuj estas invitataj tralegi kaj komenti (kaj eĉ protesti!) la 
korektojn de mi kaj Narendra, sed nur ĝis la 1a de aŭgusto.  

        * Post la 1a de aŭgusto ni konsideras niajn korektojn apropitaj de 
ĉiuj, kaj intencas sendi la verkon al publikigo.Jen la listo de kritikendaj 
XXX-vortoj versio80-problemaj. pdf (Razen, Poshraj kaj Phillips, ni presis 
apartan kopion por vi :-).

Mi ŝatus danki al Narendra Bhattarai por lia ŝajne senfina entuziasmo por la 
vortaro. Ĉiusemajne li venis 3-4 fojojn al mia domo por korekti la vortaron. 
Sen lia laboremo certe neniam ni sukcesus revizii tiom granda verko dum nur 6 
monatoj.

Jacob Nordfalk 



2008/4/29 Jacob Nordfalk <jacob.nordfalk@ gmail.com>:

Jen eta raporto pri la progresado de la nepala-esperanta vortaro:
http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ versio45. pdf

Kiel vi vidas ni dauxre faras auxtomatajn ligojn al tri aliaj vortaroj: La Reta 
Vortaro, la esperanta vikipedio kaj la nepala vikipedio. 

Novajxo estas ke ni povas fari auxtomatan transliterumon al romanaj literoj, 
por ke eksterlandanoj povu pli facile uzi gxin.

Ni povas ecx ordigi laux la transliterumon al romanaj literoj:
http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ versio45- ordigitaLauxRom. odt
(nur videbla per http://OpenOffice. org)

Por nepalanoj ni povos ankaux fari version transskribo sen romanaj literoj:
http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ versio45- senromana. pdf

Ni ankaux auxtomate povas - iom krude nuntempe - ordigi laux la esperantaj 
vortoj, tiel doni vortliston esperanta-nepala:
http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ versio45- eo_ne-ordigita. pdf

Pri la reviziado Narendra kaj Jacob alproksimigxas al 66 %, sed la grupa 
reviziado ege malfruigxas kaj restas je nur 10 %.
Jen la aro de vortoj kiujn la grupo ankoraux ne sukcesis revizii: 
http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ versio45- reviziita- problemaj. pdf

Parto de la kialo de la grupa ne-progreso estas la nepala elekto por la 
konstitucia asembleo. Gxi finis nun (la maoistoj grande gajnis).
Sed se la grupa ne-progreso dauxras ni devas serioze konsideri alian 
laborformon.

Kore,
Jacob



2008/3/19 Jacob Nordfalk <jacob.nordfalk@ gmail.com>:


Saluton gekaraj,

Por via informo Narendra kaj mi hodiaux pasis la lim-markon de 50% (3350 
vortoj) korektita Nepala-esperanto- vortaro.
La grupo-korektado iom malfruas (la grupo gxis nun aprobis nur cx 10% de la 
vortoj), parte pro tio de ka membroj de la grupo estas okupataj de la venonta 
elekto por la konsitucia asemblejo de Nepalo, parte cxar ni devas ankoraux 
trovi bonan ritmon de kunvenoj.

Intertempe mi sukcesis fari auxtomatajn ligojn al tri aliaj vortaroj: La Reta 
Vortaro, la esperanta vikipedio kaj la nepala vikipedio. Cxiu vorto kiu estas 
en unu aux pluraj de la vikipedio havas poste malgrandan v (por vikipedio) aux 
r (por la Reta Vortaro).

Ekzemple cxe:

चलचित्रv (ना)   kinorv
vi trovas ligon por चलचित्र en la nepala vikipedio kaj por la esperanta "kino" 
vi trovas 
rektajn ligojn al la esperantaj vortaroj (http://reta- vortaro.de/ revo/art/ 
kin.html# kin.0o kaj http://eo.wikipedia .org/wiki/ Kino)

Mi invitas vin mem provi cxe: 
http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ plejNovaKorektaj xo34.html

Miaopinie la ligoj al aliaj vortaroj ege plivalorigas nian vortaron, cxar oni 
povas tuj vidi tre precizan difinon de la vorto kaj ekzemplo de gxia uzo.

Se iu interesigxas pri fari similan aferon mi volonte disponigas mian programon 
por fari ligojn.

Estonte mi planas ankaux fari transliterumon de la devenagariaj literoj al 
romanaj literoj.


Jacob




2008/2/28, Jacob Nordfalk <jacob.nordfalk@ gmail.com>:
Saluton gekaraj,


Jen invito kunlabori - kaj eta raporto pri la stato de la vortaro:

> Post semajno la resto de la vortoj estos entajpitaj kaj Razen transdonos la
> dosieron al Jacob.
> Poste Jacob redaktos kaj transformos al Unikodo.

Tio estas jam farita.


> Poste Jacob kaj Razeno kunvenos kaj faros auxtomatan literumkontrolon.

Ni finfaris la unuajn 3000 vortojn, suficxe por komenci la komunan laboron.


> Post cx. monato, t.e. meze de februaro ni komencos la komunan laboron pli
> profunde diskuti kaj revizii la vortojn en la vortaro (la ekzaktajn
> signifojn kaj tradukojn de la vortoj).

INVITO: Ni renkontu venontan sabaton (la 30a de februaro) je la 1a
horo cxe NEspA kaj reviziu la unuajn 3000 vortojn.

Por sabate mi kunportos presitan version, sed vi povas jam nun vidi la
plej nova laborversion cxe http://javabog. dk/filer/ nepala-vortaro/ en
diversaj formatoj (gxi nomigxas plejNovaKorektajxo2 3).

La celo de la kunveno estas:
1) Diskuti kaj aprobigi la 'Neaprobitaj gvidlinioj' (vd. la dokumenton)
2) Aprobigi la diskutindajn korektojn kiujn ni faris (markitaj per
XXXoj en la dokumento)
3) Finfari kiel eble plej multe da pagxoj.

Mi proponas ke vi preparas vin trafolumiante la unuajn pagxojn.


Mi invitas cxiujn kiuj deziras partopreni plibonigi la vortaron,
partopreni. Se mi eble forgesis iun mi petas vin informi min.


Fartu bone kaj eble gxis revido venontan sabaton (la 30a de februaro)
je la 1a horo cxe NEspA!

(Archana, Bharat kaj Navaraj: Mi kunportos la skatolon kaj la monon
kiujn mi portis por vi).



--
Jacob Nordfalk
http://javabog. dk
Skype: jacobnordfalk



-- 
Jacob Nordfalk
http://javabog. dk
Skype: jacobnordfalk 


-- 

Jacob Nordfalk
http://javabog. dk
Skype: jacobnordfalk 


-- 
Jacob Nordfalk
http://javabog. dk
Skype: jacobnordfalk     


      

Rispondere a