---- Je 7/18/08, Mireille: > Mireja dankas al Sergio pro lia respondo al demando pri "kune estas > "kaj "estas kun". Klara kaj plaĉa estas ĝi al mi.
Ĉar ni estas ĉe la KUN-vortoj, mi esperas, ke egala plaĉa vi trovos la "Vintran Falelon" de Nikolao Hohlov, kiu parolas pri "la unua febra kuno": Nikolao Hohlov Vintra fabelo Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo, Kun tintila sonorad' Ni veturas - aventuras, la ĉevaloj fluge kuras Sub la stela miriad'. En sereno de l' ebeno malaperas la fadeno De la glata vintra voj'... Mia Nita - am' subita, de la frost' ebriigita Alpremiĝas en la ĝoj'. En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo De la sentoj en la kor', Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide Kun favoro de Amor' ! Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj Por dancanta ciganin', Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu Per freneza takto nin ! Brila neĝo - vintra reĝo - ĉion tenas en sieĝo Gaje ĉirpas en la knar', La survoja vento ĝoja en malklara gam' hoboja Vokas, logas al kampar'. Unu suno - unu juno ... la unua febra kuno Kaj magia stelpoem' ... Mia Nita, am' subita, de la frosto rozkisita Ĉion kronas per alprem' ! -- Sergio
