Mi (interesate) sekvis la diskuton pri "permiliti" "perlabori" kaj 
opinias ke ne facile estas scii ĉu oni ĝuste komprenas (kaj eĉ uzas) 
tiajn verbojn kies formo estas "prefikso+verba radiko".
Mi tuj pensis pri "kunpreni" kaj "kunesti".
La unua estas en Revo ne la dua.
Mi do serĉis en la reto ĉu la verbo "kunesti" estas uzata sammaniere 
fare de ĝiaj uzantoj.
Fakte senpripense mi uzis ĝin freŝdate en soc.culture.esperanto (la 14a 
de julio 2008) kiam mi skribis "Samkiel en multaj fabeloj kunestas 
malbonulo(j) kaj bonulo(j)". Sed post iom da reta esploro mi observas ke 
  ne ĉiuj ĝin uzas en la senco " kune estas".
Do ne tiel simple estas temante pri verboj kies formo estas 
prefikso+verba radiko.

Alia tre stranga estas "elturniĝi" kaj certe oni povas trovi multajn 
same strangajn.
Mireja

Rispondere a