Je 8/15/08, Wieland: [...]
> Mi ne inventis la W simbolon. Mi transprenis gxi de vikio. Ankaux en > la esperanta vikio estas. Ĉu? Mi vidas puzlokovritan terglobon sub kiu estas skribite "VikipediO". > Nun mi sxangxis al sago kun "Viki", tiel estas ankaux en > bibliografio http://www.reta-vortaro.de/revo/dok/bibliogr.html T.e. la vorto "Viki" estas kiel en la bibliografio. Jes. > Vidu novan version: > http://reta-vortaro.de/revo/art/makedoni.html Riskante ŝajni kaprica kaj postulema, mi tamen diru, ke tion oni povus misinterpreti kiel "Makedonio -- vd Viki", do kvazaŭ "Viki" estus sinonimo de "Makedonio" (kp la ref-dif-elementon). Tio ne estas probabla, tamen min ĝenas tia simileco. Mi povas imagi plurajn manierojn eviti tion. 1. En rusa paĝo oni metus plenvortan frazon: "Legu pri _Makedonio_ en Vikipedio". 2. Eblus ekrampigi la referencon kun la sago: Makedonio [-> Vikio] 4. Eblus iel indiki align="right", proksimume kiel estas farite pri la lingvokodoj en supra linio. -- Sergio
