2008/8/26 Joop Eggen <[EMAIL PROTECTED]> > Jam ofte mi vidas tiajn diskutojn pri permesiloj/licencoj - inter > malfermfontaj permesiloj. Se oni akceptas ke estas sufiĉa protekto de pluraj > permesiloj, finfine akceptu plurajn samtempe. Tiam la alia projekto povas > enkorpigi vian projekton. Fakte tiaj permesiloj ankoraŭ ne montriĝis ĵure > praktikaj, do iel mi ne ŝatas perdi tempon "inter amikoj" por fenomeno. > Amike, Joop > > Jes, mi komprenas vian vidpunkton, kaj ankaux simpatias kun gxi.
Estas vere "licenca inferno" ke la licencoj estas ne-kongruaj. Sed la fakto estas ke oni ne rajtas (ankaux ne malrekte) sxangxi licencon de GPL al GFDL aux inverse. Pro tio alia licenca terurajxo: Imagu se ReVo deklaras ke "La materialo en ReVo estas sub la licensoj GPL aux GFDL". Pro tio oni (laux mi) fakte ne povus kopii materialon de alia loko kun GPLa licenso al ReVo, cxar oni riskus ke iu poste prenus de ReVo kaj elektus GFDL kiel licenso. Kaj ankaux oni ne povus kopii materialon de alia loko kun GFDLa licenso al ReVo, cxar oni riskus ke iu poste prenus de ReVo kaj elektus GPL kiel licenso. Sed mi pensas ke en la kazo de ReVo estas malmulte da materialo kiu estas kopiita de aliaj lokoj, do tiu cxi flanko ne tiom gravas. Cxiukaze, parolante pri la juro (pri kiu mi ne estas eksperto): Estus ja treege malversxajne ke estus iam estus tribulano pri tio cxi en Esperantujo! Pro tio ne tiom gravas - kaj ne indas fari longegajn principajn malinteresajn diskutojn pri licencoj en la ReVo-listo. ------- DO: -------- *Mi proponas ke: Wieland aux Wolfram faru proponon pri licensoj* (kaj skribas al la kontribuintoj kiujn ili povas praktike kontakti). Se oni ne reagas antaux ekzemple monato ni konsideras la proponon akceptita. Mi forte dubas ke okazus, sed se venus protestoj oni povus ja konsideri cxu forpreni la kontribuojn de tiu persono de ReVo. Se estus multaj protestoj la propono kompreneble falus. Se iu protestas post la limdato kaj povas pruvi ke li ne ricevis la mesagxon pri la licenssxango oni devus denove konsideri. -- Jacob Nordfalk Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk
