2008/8/26 Wieland Pusch <[EMAIL PROTECTED]>

>
> mi sxatus legi almenaux dek pozitivaj opinioj de ReVo-kontribuantoj
> en la listo.



Antaux ol vi "vocxdonas", legu jenan rezumon:

Nun la artikoloj de ReVo cxiuj estas sub licenso GPL.
GPL postulas i.a. ke cxiuj derivajxoj estu ankaux sub GPL.

Tiel verkoj kiuj ne uzas GPL ne rajtas uzi/kopii artikolojn de ReVo.
Ekzemple:
* Vikipedio (cxar gxi uzas GFDL)
* Lernolibroj kaj vortaroj (estas iom malfacile trovi eldonejon kiu akceptas
GPL)


GPL
- unuflanke garantias la "liberecon" de eventualaj derivajxoj, sed
- aliflanke limigas la nombron de eblaj uzoj.




>
> Cxu vi permesos sxangxi la licencon de ReVo al "Publika havaĵo" vidu
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Publika_hava%C4%B5o ?
>
>

Por ReVo mi pensas ke
- gravas ke gxi estas uzeblaj por cxiuj, por cxiuj celoj kaj en cxiuj
manieroj.
- malgravas cxu eventualaj derivajxoj sekvas GPL aux ne.


Pro tio cxi mi estas *por* la propono
(sed mi ne kontribuis artikolojn, do mia vocxdono ne gravas).


-- 
Jacob Nordfalk
Venu al la plej granda kultura evento en esperantujo: Kultura
Esperanto-Festivalo - la 7a ĝis la 12a de julio 2009 - http://kef.saluton.dk

Rispondere a