--- On Fri, 8/29/08, Marc Bavant wrote:
> Mi nun nur reagos al parto de la mesagxo de Berhnard
>>ankri jeter l'ancre [do tr], mouiller; [sed ankaux]
> ~adi être en mouillage
>>[do ntr]; de~igxi lever l'ancre, appareiller [do ntr].
> Estas pli komplike: "jeter l'ancre" estas same netransira kiel "être
> en mouillage", sed montras la agon.
Ĝuste tion mi volis diri, sed mankis al mi tempo: estas aspekta
diferenco. Tial mi malkonsentas kun via respondo al Russ:
,----
| Atentu, ke iuj senobjektaj uzoj tamen estas transiraj. La ekzemplo "ni
| devis ankri [la sxipon] ĝis la difekto estis riparita" en REVO estas
| gxuste tia: absoluta uzo de transira verbo, do la ekzemplo ne kongruas
| kun la difino.
`----
Se atenti la aspekton (kion slavo ne povas ne fari!), via interpreto
signifus "Ni ĵetadis la ankron ĝis la difekto estis riparita",
anstataŭ la statverba interpreto "Ni staris fiksitaj je la ankro ĝis la
difekto estis riparita".
[...]
> Por "ancrer" (transira en la franca): ankri
> Por "mouiller" kaj "être au mouillage": ankradi
Jen la aspekta diferenco (kiun komplikas la valentoŝanĝo).
--
Sergio