Sergio:

> --- On Fri, 8/29/08, Marc Bavant wrote:
> 
> > Mi nun nur reagos al parto de la mesagxo de Berhnard
> 
> >>ankri jeter l'ancre [do tr], mouiller; [sed ankaux]
> > ~adi être en mouillage
> >>[do ntr]; de~igxi lever l'ancre, appareiller [do ntr].
> 
> > Estas pli komplike: "jeter l'ancre" estas same netransira kiel "être
> > en mouillage", sed montras la agon.
> 
> Ĝuste tion mi volis diri, sed mankis al mi tempo: estas aspekta
> diferenco. 

Certe.

> Tial mi malkonsentas kun via respondo al Russ:
> ,----
> | Atentu, ke iuj senobjektaj uzoj tamen estas transiraj. La ekzemplo "ni
> | devis ankri [la sxipon] ĝis la difekto estis riparita" en REVO estas
> | gxuste tia: absoluta uzo de transira verbo, do la ekzemplo ne kongruas
> | kun la difino.
> `----
> 
> Se atenti la aspekton (kion slavo ne povas ne fari!), via interpreto
> signifus "Ni ĵetadis la ankron ĝis la difekto estis riparita",
> anstataŭ la statverba interpreto "Ni staris fiksitaj je la ankro ĝis la
> difekto estis riparita".

Mi komprenas vian argumenton, sed aspekto ne estas konscia kategorio de E-aj 
verboj kaj neaspektuloj ne havas problemon kompreni "ni devis ankri la sxipon 
gxis la difekto estis riparita" en la aga senco: ja ili ne ligas la 
"gxis"-adjekton al la ago mem, sed al la rezulto de tiu ago, cxar la verbo 
estas en is-tempo, komprenenda cxi-kuntekste kiel perfekta.  Por eviti cxiajn 
gramatikajn subtilajxojn, suficxas diri, ke tiu "gxis" iel postulas 
neesprimitan "atendante".

> 
> [...]
> 
> > Por "ancrer" (transira en la franca): ankri
> > Por "mouiller" kaj "être au mouillage": ankradi
> 
> Jen la aspekta diferenco (kiun komplikas la valentoŝanĝo).

Jes, sed vi supozeble konsentas, ke la valentosxangxo ne estas pravigebla. Se 
"ankri" montras agon, ankaux "ankradi" devus tion fari, cxu ne? Certe la 
problemo kusxas en tio, ke "ankri" estas momenta ago, do "ankradi" ne povas 
havi signifon dauxran (sed eble ripetan, kiel en "saltadi"). Necesas pruvi, ke 
doni al "ankradi" signifon statan estas akceptebla laux la E-a sistemo.

Alia afero por prikonsideri en tiu diskuto estas la semantiko de la subjekto en 
tiuj frazoj. Normale nur homoj stiras sxipojn, do "kapitano ankras sxipon", 
"kapitano ankras" ktp Sed la franca ne hezitas uzi la sxipon kiel subjekton: le 
bateau jette l'ancre (la sxipo jxetas la ankron), le bateau mouille 
(lauxxvorte: malsekigas [la ankron], do haltas kaj restas cxe la ankro). Se 
simila metaforo eblas en E, ni povas konsideri "la sxipo ankras" kiel 
senobjekta formo de la metaforo "la sxipo ankras sin" (ago en as-tempo, ago aux 
stato en is-tempo).

Malgraux cxiuj eblaj pravigoj, valorus simpligi la situacion, kaj supozeble PIV 
intencis tion fari.

Kore,

Marc

Rispondere a