-----Ursprüngliche Nachricht----- 
Von: "Wilhelm Luttermann" <[EMAIL PROTECTED]>
An: <[email protected]>
Gesendet: Samstag, 30. August 2008 23:25
Betreff: Re: [revuloj] Vikio aux Vikipedio


> Je Sabato 30 Aŭgusto 2008 16:03:40 Bernhard Pabst skribis:
>> Hej, Russ,
>>
>> amuze, ke vi tiel pedante insistas - tute nova trajto. Nu, vi
>> (kontrauxfundamente, kelkaj eble asertus !!) skribas vian nomon minuskle,
>> mi mll-igas "Vikipedio" al "Vikio", se vi konsentas ecx al V.
>
> - Kompreneble, Bernhard, vi povas mallongig ĉion ajn lau via propra 
> maniero.
> Kutime, en teksto, oni skribas unue la plenan vorton kaj sekvigas 
> interkrampe
> la elektitan mallongigon, kiun oni en la sekvo uzas.

** De semajnoj la listeto diskutas pri la rilatoj inter ReVo kaj Vikio kaj 
nun iuj lauxaserte ne komprenas - oni nur plu povas skui la kapon. **

> Neniel riprochebla.

** Nu tamen dankon**

> Mi supozas ke vi ne proponas meti tian mallongigon en ReVon.

** Evidente ne **

> Cetere, distingi signifo-malsamecon per uskleco, ne estas konsilinde en 
> E-o,
> kaj nia lingvo ghenerale evitas tion. ...

** Denove alia fadeno. Mi ne tre interesigxas pri la temo, cxar gxi nenion 
praktikan alportas al ReVo (atentu kunlistanoj, mi celas "Retan Vortaron", 
nek revon, nek songxon). Tamen nur tiom: Pensu pri la paroj

- heroldo (persono) kaj Heroldo (periodajxo),
- pizo (planto) kaj Pizo (urbo),
- kolombo (birdo) kaj Kolombo (urbo),
- kubo kaj Kubo,
- limbo (parto de folio) kaj Limbo (vestiblo de la infero),
- dizelo kaj Dizelo,
- mentoro (sagxa konsilanto) kaj Mentoro (iu persono el la greka mitologio)
- Farenhejto kaj farenhejtaj gradoj
- ktp. ktp.

Simple trafoliumu PIV-on kaj vi estos surprizita, kiom da tiaj paroj 
ekzistas. Ne mirinde: granda grupo konsistas el iuj personaj nomoj, kiuj 
transiris al iuj objektoj (precipe ofte en biologio, zoologio, medicino, 
fiziko ktp.). Do, oni ja povus diskuti "cxu nia lingvo gxenerale evitas tion 
..." (laux mi ne), sed cui bono? Laux mia memoro la lasta ondo de tiu 
sxatata diskuto estis cx. 1995 (kaj antauxe cx. 1950 ktp. kaj antauxe cxiam 
simile gxis la komenco), vd. http://www.esperantoland.org/ebea/.

**Saluton al via tute ne kuba Kubo

Bernhard **

>
> Vilhelmo.

Rispondere a