La nove aldonita senco ne respektas plurajn kutimojn: > 2. Laux plivastigo de signifo, afero kiu estas sxelkoforma. > S^elkoj de la pistolingo; s^elkozono por montogrimpado.
* La indiko "laux plivastigo de signifo" povus aperi en preskaux cxiu artikolo. Oni prefere gxin ne uzu. * La ekzemploj estas disigitaj de la difino per dupunkto, kaj la unua ekzemplo ne estas majuskligita. * La ekzemploj estu el auxtoritataj tekstoj kun fontindiko * "Sxelkozono" meritus difinon (kun fontindiko) en aparta derivajxo (sub "zono"). Parenteze mi ne divenas, pri kio temas. Ankaux la vastigo de la unua senco metas problemon: > 1. Rimeno, ordinare elasta, kiun oni metas baltee sur c^iu > s^ultro por porti __vestojn, kutime pantalonon__ Pravigitaj ekzemploj de sxelkoj por io alia ol pantalono estus bonvenaj (mamzonaj sxelkoj eble?). Kore, Marc
