Antonio:

>Marc skribis:
> > Pravigitaj ekzemploj de sxelkoj por io alia ol pantalono estus bonvenaj
> > (mamzonaj sxelkoj eble?).
>
>Jupo* :)
>
> > "Sxelkozono" meritus difinon (kun fontindiko) en aparta derivajxo
> > (sub "zono"). Parenteze mi ne divenas, pri kio temas.
>
>Jes, vi pravas. Mi faros tion.

Mi pensis ankaux pri sxelkoj de dorsosako, sed vere necesas montri ekzemplojn.

>*P.S.:
>Ankaŭ miaj francaj (kaj do ne marsaj) kuzinoj, kiam ili estis infaninoj (ĉu
>knabetinoj?),

knabinetoj, kutime

>kelkfoje uzis ŝelkojn por porti jupon aŭ survesti rekte "jupojn
>kun ŝelkoj" (ĉu "ŝelkojupojn"). :)

Cxiuokaze provu trovi auxtoritatajn ekzemplojn. Eble por jupaj sxelkoj tio 
ne estas bezonata, cxar jupo kaj pantalono estas tre similaj vestoj. Sed 
por mamzono, sxtrumpo -- kaj eventuale aliaj -- ekzemplo estas necesa (vd 
aperon de "sxtrumposxelko" en Cxu li?: ne temas pri io portata sxultre, do 
aperas la demando, cxu ni vastigu la signifon de "sxelko" aux akceptu, ke 
(kiel ofte okazas) "sxtrumposxelko" ne estas speco de "sxelko").

Kore,

Marc



Rispondere a