Renato: > Mi simple kredas ke Antonio estas homo, kiel ni ĉiuj, kaj volas puŝi siajn > preferojn.
Komplika frazo :-) Li certe estas homo, ni cxiuj estas homoj, sed ne cxiu el ni volas pusxi siajn preferojn. > Mi mem ankoraŭ ne registris en REVO "kitab-" kaj "ĝamil-" nur ĉar mi ne > kapablas mastri la redaktan teĥnikon. Bonsxance, alie ni devus duobligi la gardostaradon. Cetere cxu vi ne sxatus enkonduki ankaux arabajn gramatikajn regulojn en Esperanton? Ekzemple: "gxamila kitabo" kaj "gxamilina kitaboj"? Tio donus interesajn rezultojn. Kore, marc
