Antonio:
>
> La helena mitologio ekzemple (kaj ĉefe) utilas por legi (kaj
> priskribi) helenan/klasikan filosofion kaj poezion.
>
Bone, sed mi kredas, ke vi plej bone priskribus tiujn konceptojn en
Enciklopedio, kiel Vikipedio.

Amike

Renato

-------

Propraj nomoj, Antonio,

kompreneble kaj eksterdube rajtas esti registritaj en ReVo, do ankaux 
Polukso, Atalanto ktp. Sed la intereso de tiu, kiu konsultas vortaron estas 
precipe lingva, ne enciklopedia. Ekz. do li aux sxi sercxas respondon al la 
demandoj "kiel oni nomas la mitan urbo-fondinton de Romo 'Romulus' en 
Esperanto, kiel la heroon el la arabaj fabeloj kun la mirlampo?"

Tial tute suficxas la PIV-a respondo "Romul/o. Latina vira nomo, i.a. de unu 
el la legendaj fondintoj de Romo, vd. Remo." Ecx ne aperas, kaj ne necesas, 
ke gxi aperu, la vorto "lupino" en la difino. Post la genia ligo de ReVo al 
Vikipedio pli hodiaux ne necesas.

Pri la mirlampulo (mankas en PIV2002) oni povus heziti, cxu Aladino aux 
Aladeno (tradicia Esperanta formo Aladino). Do Aladino rajtas hejmi en ReVo, 
same kiel Galileo (mi konsentas kun Marc, ke Galilejo estas EVIT). Sed 
detalan biografion de Galileo oni legu en Vikipedio post klako al la 
V-simbolo.

Ne lasu vin teni malproksima de iuj "PIV-en la maron-lancxantoj".

Amike

Bernhard 

Rispondere a