Saluton Bernhard Pabst skribis: > Cetere estas plia ekzemplo por la kubo / Kubo - grupo: > > atalanto (iu papilio) / Atalanto (heroino en la greka mitologio).
Vi pravas. Aliaj ekzemploj estas argonaŭto/Argonaŭto, kastoro/Kastoro, delfeno/Delfeno. :) > Partenio kaj Partenono sxajne ne estas la samaj montetoj (hiloj) (?). Vi tute pravas. *Ekster-tema: por Minnaja-vortaro, "hilo" estas "raneto" (itallingve "raganella" o "ila") kaj ne "monteto" :) > Kio signifu "nesuperebla pri la kurso"? Cxu "nesuperebla kurantino" aux > "nesuperebla cxasistino"? Vi vere estas zorga. :) Mi eraras -- oh ve' -- ĉar la frazo estas malĝuste plursenca. La ĝusta esprimo estas "nesuperebla kurantino". Dankon. Marc skribis: > Tio estas enciklopedia difino, ne vortara. Se ĝi estas enciklopedia, ĝi estas iomete "magra". Ekzemple, por difini Romuluson kaj Remon, vi devus verki pri alia ĝemelo, pri la fama lupino kaj pri Kapitolo (kaj Romo), ĉu ne? Alie, ili estus "normalaj" ĝemeloj (ĉu eble Rino kaj Gino?). Por igi rekonebla "Atalanto"-n, mi devis verki pri la ursino, pri la Argonaŭtoj kaj pri ŝia maniero por eviti edziniĝon. La ceterajn aventurojn mi ne menciis (ne estas necese verki pri la sekvanta edziniĝo, pri la oraj pomoj, pri multaj bataloj, pri Meleagro kaj pri ŝia fina "leon-iĝo"). > Unu el la funkcioj de rim-elemento estas gxuste absorbi > la enciklopediecan enhavon. Jes kaj ne! Por difini verbon aŭ vorto, oni devas priskribi la verbon au la vorton laŭ propraj karakterizoj. Por difini persono (reala aŭ fantazia), oni devas prisktibi ĉefe la personon, t.e. la proprajn karakterizojn kiuj igis iun unika. Ekzemple, se mi kreas kapvorton "Pokrovskio" (bonvolu pardoni min, Sergio)... Pokrovskio = rusa matematikisto. ... tiu ne estas "nia" Sergio. Alie... Pokrovskio = Sergio Pokrovskij. Eminenta rusa esperantisto kaj matematikisto, aŭtoro de Komputada Leksikono kaj de [...] ...Nun tiu estas "nia" (kaj nur "nia") Sergio. Multaj esperantistoj konas (kaj uzas) lian verkaĵon "Komputada Leksikono", kaj do tio igas "Sergio"-n klarsignifa kaj unika. Tio estas "difino" kaj ne enciklopedia "rimarko". Vi pravas nur en la kazo... [Argonaŭtoj...] (Argonautoj signifas "navigantoj per Argo") ...kiel jam ĝuste rimarkis Bernhard. Jes, tio estas tute aldona (sed interesa) afero. Argonaŭte via Antonio Codazzi
